Actitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Actitis
Blankventra tringo, Actitis hypoleucos
Blankventra tringo, Actitis hypoleucos
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj
Actitis
Illiger, 1811
Specioj

Actitis hypoleucos
Actitis macularia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr


Actitis estas eta genro de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas nur du tre similaj specioj de birdoj. Nome

Ili formas apartan grupon inter la specioj kutime nomataj kiel tringoj (Pereira & Baker, 2005) kaj ne estas tre rilataj al kalidrecaj tringoj (Thomas et al, 2004). Prahistoria parenco, Actitis balcanica, estis priskribita el fosilioj de malfrua Plioceno trovitaj ĉe Varshets, Bulgario.

Tiuj specioj estas ambaŭ etaj migrantaj vadbirdoj, brungrizaj supre kaj blankaj sube, kun diferenciga malalta flugo per rigidaj flugiloj super akvo. La plumaroj estas tre similaj, escepte la diferencigan dumidigadan plumaron de Makula tringo, Actitis macularia, kaj supozitaj vaguloj eksterteritoriaj devus esti tre zorge observataj por certigi identigon.

Ambaŭ specioj havas mallongajn flavajn aŭ flavecajn krurojn kaj mezgrandan bekon. Ili ne estas sociaj birdoj kaj estas malofte vidataj en grandaj aroj.

Ili nestas surgrunde kaj ili kutimas ĉeesti fluantan akvon. Tiuj birdoj sin nutras surgrunde aŭ ĉeakve, bekoplukante laŭ rigarda serĉado. Ili povas ankaŭ fluge predi insektojn. Ili sin nutras per insektoj, krustuloj kaj aliaj diversaj senvertebruloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Kroma Materialo