Flavkrura mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flavkrura mevo
Larus michahellis ad+juv.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Flavkrura mevo 'Larus michahellis'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Larus michahellis

Johann Friedrich Naumann 1840

La Flavkrura mevo (Larus michahellis) estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ĝi estas birdo propra de Eŭropo, Meza Oriento kaj Norda Afriko. Ĝi estas foje konsiderata parton de la sama specio as Kaspia mevo kaj tiukaze la kombinita specio estas nomita Larus cachinnans kaj tiam ĝi enhavus tri subspeciojn nome

Larus cachinnans michahellis Naumann, 1840
Larus cachinnans atlantis
Larus cachinnans lusitanius.

Klasado[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la grupo de Arĝentmevo kaj Malhela mevo estas tre komplika. Tiu grupo havas teritorion en la norda hemisfero. Diferencoj inter proksimaj formoj ene de tiu teritorio estas etaj, sed inter ĉiuj formoj la diferencoj inter la ekstremaj birdo nome Arĝentmevo kaj Malhela mevo igas ke ili estas sufiĉe klare diferencaj specioj. Tamen kelkaj fakuloj diferencigas ĝis 8 speciojn ene de tiu mevaro.

Nune estas ĝenerale akceptita, ke la Flavkrura mevo estas kompleta kaj sendependa specio, sed ĝis antaŭ nelonge estis sufiĉa polemiko. Ekzemple la BOU en Britio lokigis la specion Flavkrura mevo kiel subspecio de la Arĝentmevo, dum la revuo British Birds disigis la specion Flavkrura mevo el la Arĝentmevo sed inkludis la Kaspia mevo en tiu. Tamen ĵusaj pristudoj pri DNA pruvis, ke la Kaspia mevo estas baza por la grupo kaj ne estu kun la aliaj.

Estas du subspecioj de Flavkrura mevo: michahellis (nomita tiel pro la germana zoologisto Karl Michahelles), kiu reproduktiĝas en la Mediteraneo, kaj atlantis, de la najbaraj plaĝoj de la Atlantiko. Birdoj kiuj reproduktiĝas en Portugalio kaj en marbordo de Atlantiko de Galegio (kaj disiĝas el tie norden) estas foje konsiderataj kiel tria subspecio: lusitanius. Birdoj de la Atlantiko havas pli malhelajn flugilojn kaj dorson kompare, kaj pro tio havas pli klaran kontraston kun la blankaj partoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La reprodukta teritorio centras ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Norda Afriko ĝi estas komuna en Maroko, Alĝerio kaj Tunizio. Ĵusaj reproduktadoj okazis en Libio kaj Egiptio. En Mezoriento kelkaj reproduktiĝis en Izraelo kaj Sirio kun grandaj loĝantaroj en Kipro kaj Turkio. En Eŭropo estas kolonioj laŭ la tuta mediteranea marbordo kaj la specio reproduktiĝas ankaŭ en la okcidenta flanko de la Nigra Maro. Tie koincidas kun la Kaspia mevo kiu uzas diferencan medion de la Flavkrura mevo ĉar tiu elektas klifojn. Lastajn jardekojn kelkaj birdoj disvastiĝis norden al centra Eŭropo kaj unuafoje reproduktiĝis en Britio en 1995. La Flavkrura mevo estas komuna ankaŭ en la insuloj Kanarioj, Madejro kaj Acoroj.

Multaj birdoj restas en la sama areo la tutan jaron sed aliaj migras por vintri en mezvarmaj zonoj de okcidenta Eŭropo aŭ suden ĝis Senegalio, Gambio kaj la Ruĝa Maro. Oni vidis ĝin kiel vaganton en nordorienta Norda Ameriko kaj Niĝerio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

L. m. michahellis, Elba

Plenkreskuloj (58 ĝis 68 cm longaj kun enverguro de 130 ĝis 158 cm kaj pezo de 750 ĝis 1250 g) estas fortikaj birdoj tre similaj al la Arĝentmevo sed tiuj ĉi havas flavajn krurojn. Ili havas grizan dorson, iomete pli malhelan ol tiu de la Arĝentmevo sed pli hela ol tiu de la Malhela mevo. Ili estas multe pli blankokapaj aŭtune kaj vintre, kaj havas pli ampleksajn nigrajn flugilpintojn kun kelkaj blankaj punktoj, kiel la Malhela mevo. Ili havas ruĝan grandan makuleton en la beko (iom mallonga sed tre fortika) kiel la aliaj specioj. La okulringo estas ruĝa kiel ĉe la Malhela mevo sed malkiel ĉe la Arĝentmevo kiu havas malhelflavan okulringon.

Unujaruloj havas pli palajn kapon, pugon kaj subajn parotjn ol tiuj de Arĝentmevo. Ili havas malhelajn bekon kaj okulojn, rozgrizajn krurojn, malhelajn flugilplumojn kaj klare difinitan nigran strion voste. Ili iĝas pli helaj en supraj partoj kaj perdas ties bildon poste. Dujaruloj estas preskaŭ kiel plenkreskuloj escepte pri la flugilpumoj. Tamen la bekopintoj estas ankoraŭ nigraj, la okuloj malhelaj kaj la kruroj iom karnoflavaj. Ili atingas finan plumaron la kvaran jaron.

La voĉo estas laŭta kvazaŭrido pli akra kaj nazeca ol tiu de la Arĝentmevo.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj kiel la plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili nutras sin ĉe rubejoj aŭ predas taŭgajn etajn bestetojn (fiŝojn) en marbordo aŭ kamparo kaj ankaŭ rabas pluviojnvanelojn el iliaj predoj. Tiu specio sufiĉe alkutimiĝis al homa proksimeco, kion ĝi profitas.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Flavkrura mevo kutime reproduktiĝas en kolonioj en marbordoj (rokaj insuloj, klufoj, ktp.) aŭ interne ĉe lagoj, riveroj, ktp. La ino demetas 3 ovojn el marto ĝis majo, kiuj estos defenditaj agreseme de tiu granda mevo. La nesto estas plantamaso konstruita surgrunde aŭ en klifaj truoj. en fermitaj lokoj kiel Ĝibraltaro ili eknestis sur konstruaĵoj. La ovoj estos kovataj dum 27-31 tagoj kaj la idoj havos sian plumaron post 35-40 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]