Nigramantela mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigramantela mevo
Great Black-backed Gull Larus marinus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: L. marinus
Larus marinus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigramantela mevo, mara mevomara laro (Larus marinus) estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de laredoj kaj ordo de karadrioformaj, kaj unu el la plej konataj kaj oftaj mevoj en Eŭropo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu holarktisa specio reproduktiĝas en norda Eŭropo kaj Nordameriko ĉe la marbordo, kaj sur insuloj de Norda Atlantiko, pli precize en Islando, Skandinavio, Britio kaj Francio. Ĝi estas preskaŭ nemigranta kaj loĝanta, sed kelkaj ekzemperoj de Nigramantela mevo translokiĝas al aliaj marbordoj iome suden - ekzemple al suda bordo de la Balta Maro aŭ ĝis Hispanio - aŭ internen por loĝi ĉe lagoj, rubejoj aŭ akvorezervejoj. Entuta loĝantaro povas enhavi ĉirkaŭ 96 000 ĝis 120 000 parojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la plej granda mevo, multe pli granda ol la arĝentmevo aŭ pli granda ol la malhela mevo, 61–78 cm longa kun enverguro de 1,25 ĝis 1,7 m kaj pezo de 1150 ĝis 2150 g. Ĝi estas fortika kaj havas tre povan bekon. Plenkreskuloj havas blankajn kapon, kolon, bruston, ventron kaj voston kiuj multe kontrastas kun nigraj - pli nigraj ol tiuj de la malhela mevo - flugiloj kaj dorso, kun tre rimarkindaj blankaj “speguloj” en la flugilpintoj kaj mallarĝa blanka bordo ĉirkaŭ la flugiloj. La kruroj - kiuj havas retpiedojn- estas rozkoloraj, kiel tiuj de la arĝentmevo kaj malkiel tiuj flavaj de la malhela mevo. La beko estas pli fortika ol tiuj de aliaj mevoj, flava kun ruĝa marko en pinto de suba makzelo.

Junuloj havas skvamecajn nigrobrunajn suprajn partojn, pli helajn subajn partojn kaj simplan flugilbildon. Ili atingas plenkreskulan plumaron post la kvara jaro, tio estas pli poste ol en la aliaj specioj de mevoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas akra laŭta "rideca" krio “hao-hao-hao-hao”.

Tiu specio estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili manĝas en rubejoj aŭ serĉas taŭgajn etajn predojn; ili estas pli predantoj ol aliaj mevoj. Ili tre ofte parazitas aŭ rabas aliajn marbirdojn el ties predo. Ili povas ankaŭ engluti ne nur ovojn kaj idojn sed ankaŭ etan fraterkulon aŭ etan anason enterajn. Ĝi estas tre agresema.

La nigramantela mevo (Larus marinus) reproduktiĝas sola aŭ en etaj kolonioj, kie konstruas herbo- aŭ algokovritan neston sur grunde aŭ tre ofte surroke. La ino demetas 3-5 ovojn.

Ili vivas ĝis 20 jarojn.

Mewa siodlata 1.jpg

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]