Nigra urio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra urio
Tystie1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Cepphus Cepphus
Specio: Nigra urio 'Cepphus grylle'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigra urioSpegula urio, Cepphus grylle, estas marbirdo de la familio de aŭkedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kontrastega ruĝa bekinterno

Temas pri mezgranda birdo 30–38 cm longaj kun enverguro de 49–58 cm kaj pezo de 320 ĝis 485 g. Plenkreskuloj havas nigrajn korpojn kun blanka granda makulo en centro de supraj flugiloj, maldika malhela beko kaj ruĝaj bekinterno, kruroj kaj piedoj. La blanka flugila makulo montriĝas ankaŭ dumfluge. Vintre tiu ĉi specio multege ŝanĝiĝas ĉar la supraj partoj estas punktitaj helgrizaj (ĉefe ĉe krono, malantaŭa kolo, dorso kaj vosto) kaj la subaj partoj estas blankaj; la flugiloj restas nigraj kun la granda blanka makulo kaj la kruroj iom heliĝas. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj aspektas kvazaŭ vintraj plenkreskuloj. Dumfluge videblas la nigra ronda vosto kaj iom elstare la fino de la ruĝaj kruroj; subflugiloj estas blankaj kun nigraj bordoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Temas pri ĉirkaŭpolusa specio. La reprodukta medio estas rokaj marbordoj, klifoj kaj insuloj de norda Atlantiko en orienta Norda Ameriko tiom sude kiom ĝis Majno kaj en okcidenta Eŭropo tiom sude kiom ĝis Irlando kaj en Skandinavio, Rusio kaj Siberio (ĉirkaŭ 100,000 paroj). En Britio ĝi estas sufiĉe komuna reproduktulo en okcidenta kaj norda Skotio. En la resto de Britio ili reproduktiĝas nur ĉe St. Bees Head en Kumbrio, la insulo Man kaj ĉe orienta Anglesey en norda Kimrio. Kelkaj birdoj reproduktiĝas en Alasko kie ilia teritorio koincidas kun tiu de la Kolomburio, kiu estas simila specio. Ili kutime demetas la ovojn en rokaj lokoj ĉe akvo.

Tiuj birdoj ofte vintras en siaj reproduktejoj kaj ĉiukaze moviĝas iomete al malferma oceano se necese, sed plej ofte ne migras malproksimen suden.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Nigra urio estas birdo multe pli marborda ol la Longbeka urio. Ili flosas surface kaj enmetas unue la kapon por certigi, ke estas neniu danĝero antaŭ plonĝi. Ili uzas la flugilojn por subnaĝi kaj malofte malsupreniras pli ol 40 m kaj nur dum 2 minutoj. Ili manĝas ĉefe etajn fiŝojn kaj krustulojn, sed ankaŭ moluskojn, insektojn, plantan materialon kaj marvermojn.

La krio, aŭdebla dum la reprodukta sezono, estas akra fajfado "piiii". Tiam tre videblas la ruĝega bekinterno.

Tiu ĉi specio reproduktiĝas ĉefe en etaj kolonioj de 5 ĝis 200 paroj, kvankam ekzistas ankaŭ pli multnombraj kolonioj ĉe la Granda Nordo. La ino demetas unu aŭ du verdecajn brunmakulitajn ovojn sur ŝtonetaro ĉefe ĉe kornicoj aŭ deklivoj. La masklo kaj la ino kunkovas dum unu monato kaj zorgas la idojn dum 5 pliaj semajnoj kaj manĝigas ilin per ĉirkaŭ 20 fiŝoj ĉiutage. Okazas pariĝadaj ceremonioj per cirklaj flugoj kaj dancoj de la masklo sur la ino sur unu kruro kaj poste sur la alia. Ili estas monogamaj kaj defendas agreseme la teritorion reproduktan kaj foje eĉ kvazaŭ atakas entrudulojn surakve. La specio sekse maturiĝas la trian aŭ kvaran jaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]