Longbeka urio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Longbeka urio
Lomvi ringvi pho.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Uria Uria
Specio: Longbeka urio 'Uria aalge'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Uria aalge

Erik Pontoppidan 1763

La Longbeka urioKomuna urio, Uria aalge, estas granda birdo de la familio de la Aŭkedoj. Ĝi vivas plej grandan parton de siaj vivoj ĉemare, kaj venas teren nur por reproduktiĝi en rokaj klifaj marbordoj aŭ insuloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Longbeka brida urio sur poŝtmarko de insuloj Ferooj

Plenkreskuloj estas 38-46 cm longaj kun enverguro de 61-73 cm kaj pezo de 945-1044 g. Ili estas nigraj ĉe kapo, dorso kaj flugiloj kaj havas blankajn subajn partojn, kaj pro tio iom similaj al Aŭko. Ili havas maldikajn malhelajn pintajn bekojn (tio estas la unua diferenco antaŭ Aŭko, kiu havas tute malakran kaj malpintajn bekon) kaj etajn rondecajn malhelajn vostojn. La vizaĝo blankiĝas vintre kaj restas malhela makulo post la okulo (tio estas la dua diferenco antaŭ Aŭko); la kolo estas pli mallarĝa ol tiu de Aŭko (tria diferenco). La idoj estas lanugaj kaj nigraj supre kaj blankaj sube.

Okcidenteŭropaj birdoj de la raso U. a. albionis estas pli malhelbrunaj ol nigraj kaj grizecaj vintre, ĉefe en la kolonioj de suda Britio; la alia raso Uria aalge aalge estas tiom nigra kiom la Aŭko. Kelkaj individuoj en Norda Atlantiko, konataj kiel "Bridaj aŭkoj", havas blankan okulringon kio sekvas malantaŭen kiel blanka strio; tio ne estas raso aŭ subspecio, sed specifa formo en kelkaj ekzempleroj.

Tiu birdo estas rapida kaj lerta fluganto. La flugiloj frapas rapide kaj sinsekve laŭ rekta linio super la akvosurfaco.

La Longbeka urio havas serion de voĉalvokoj inkludante mildan brueton ĉefe dum reprodukta sezono.

La Longbeka urio ĉe Norvega birdinsulo Runde

Reproduktado kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas insuloj, rokaj marbordoj kaj klifoj:

La reprodukta loĝantaro estas multnombra ĝis almenaŭ du milionoj da paroj. Ĝi estas pli malpli stabila sed minacoj inkludas ĉasado (lauleĝa en Novlando), poluado kaj oleopoluado.

Ili kutime nestumas en densaj kolonioj kaj la ino demetas siajn ovojn rekte sur klifaj kornicoj aŭ grundo. La ovoj estas pintaj, por ruliĝi ĉirkaŭ sin mem eventuale anstataŭ fali el la kornico. Ovodemetado okazas inter majo kaj julio ĉe Atlantikaj loĝantaroj kaj inter marto kaj julio ĉe tiuj de la Pacifiko. La ovoj diversas laŭ koloro kaj bildo por helpi la gepatrojn rekogi ilin, ĉiu ovo estas unika. La koloroj inkludas blankon, verdon, bluon kaj brunon kun punktoj aŭ makuletoj da nigro aŭ violo. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon dum 28 gixs 34 tagoj, laŭvice de 12 horoj.

La idoj elnestiĝas post 18 ĝis 25 tagoj. Poste la masklo instruas ilin kiel plonĝi kaj fiŝkapti dum du monatoj. La idoj lernas flugi post du semajnoj. Ĝis tiam la masklo zorgas la idon ĉemare. Dum migrado la ido naĝas ĉirkaŭ 1,000 km. La Longbeka urio ekreproduktiĝas nur je la kvara ĝis sesa jaro. Ili vivas ĉirkaŭ 20 jarojn.

Pariĝado inkludas inklinadojn, bekumadon kaj plumaranĝadon. La masklo subenindikas vertikale per sia kapo kaj krakadas por allogi inojn. Urioj estas monogamaj. La kolonioj estas tre densaj ĝis enhavi 20 parojn ĉiu kvadrata metro je la centro de la reprodukta sezono. Tiuj insuloj povas kunloĝigi ankaŭ aliajn speciojn.

Kelkaj birdoj estas loĝantaj; pli nordaj birdoj migras suden al malfermaj akvoj ĉe Nova Anglio, suda Kalifornio, Japanio, Koreio kaj okcidenta Mediteraneo.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La Longbeka urio plonĝas el la surfaco por posta subnaĝado uzante la flugilojn por propulsado. Ili manĝas ĉefe etajn fiŝojn (maks. 200 mm longaj) kiel polusa moruo, erpelino, sablofiŝo, marangilo, Atlantika moruo kaj haringo. Ili manĝas ankaŭ moluskojn, marvermojn, kalmarojn kaj krustulojn kiel amfipodoj. Ili povas engluti ĝis 32 g da manĝaĵo ĉiutage. Oni scias pri profondeco dum plonĝado ĝis 50 m kaj oni scias, ke tiuj birdoj povas resti subakve dum paro da minutoj. Ili estas ofte vidataj kunportante fiŝojn en siaj bekoj havante la fiŝvostojn for.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Projekto pri Konservado de Aŭkoj