Hokajdo
| Hokajdo | ||
|---|---|---|
| Geografia situo | 43° 17′ N, 143° 5′ O43.283333333333143.08333333333Koordinatoj: 43° 17′ N, 143° 5′ O | |
| Ŝtato | ||
| Hokajdo 北海道 |
|
| Municipa kodo | 01000-6 |
| Guberniestro | TAKAHASHI Harumi |
| Areo | 78416.33km2 (inkluzive de Nordaj Teritorioj) |
| Loĝantaro | 5 632 133 1-a de marto 2005 |
| Malneta Engubernia Produkto |
20 712,9-miliardaj enoj (2000 5-a tutjapanie) |
| ISO 3166-2 | JP-01 |
| Gubernia floro | "Hamanasu"(Rosa rugosa Thunb.) |
| Gubernia arbo | "Ezomacu"(Picea jezoensis (Sieb. et Zucc.) Carr.) |
| Gubernia birdo | Grus japonensis |
| Gubernia oficejo | |
| Adreso | 〒060-8588 札幌市中央区北3条西6丁目 Nishi-6-chome,Kita-3-jo Chuou-ku,Sapporo-shi Hokkaido JP-060-8588 Japanio |
| Telefono | +81-11-231-4111 |
| Hejmpaĝo | pref.hokkaido.jp |
Hokajdo aŭ Hokkajdo (japane: 北海道 [Hokkaidō], laŭvorte: "vojo de norda maro") estas insulo kaj gubernio norde de Honŝuo. La gubernia ĉefurbo estas Sapporo. En la aina lingvo, ĝi estas nomata "Ainu Mosir", t.e. "tero kie homoj loĝas".
Dum aliaj gubernioj estas nomataj sen administra sufikso "都" [to], "府" [fu], aŭ "県" [ken] (ekzemple: "福島県" [Fukuŝima-ken] — kiel "gubernio Fukuŝima"), Hokajdo estas nomata kun administra sufikso: Hokajdo (北海道 [Hokkaidō]), ne Hokaj/Hokkaj (北海 [Hokkai]).
Enhavo |
Geografio [redakti]
Kiel insulo [redakti]
Hokajda insula areo estas 77 981,87km², la 2-a plej granda insulo en Japanio sekvante Honŝuon, la 21-a plej granda tutmonde. Cugaru Markolo dividas Hokajdon kaj Honŝuon, sed oni transiĝas ĝin per tunelo Sejkan. Okcidente de Hokajdo estas Japana Maro, sud-oriente estas Pacifiko, nord-oriente estas Oĥocka Maro.
Ĉefaj montoj situas en Iŝikari-Montoj (ĉefe Daisecu-Monto, Tokaĉi-Montego) kaj Hidaka-Montaro. Kaj alie Monto Jotej. La plej alta monto en Hokajdo estas Monto Asahi (alteco: 2 290 m). (vd. 北海道の山の一覧)
Iŝikari (rivero), Teŝio (rivero), Tokaĉi (rivero), Kuŝiro (rivero), Abaŝiri (rivero), Rumoj (rivero)
Akan (lago), Kusŝaro (lago), Saroma (lago), Ŝikocu (lago), Toja (lago), Maŝu (lago)
Biogeografie Hokajdo troviĝas en la orientazia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Kiel municipo [redakti]
Kiel municipo, Gubernio Hokajdo enhavas ĉirkaŭantajn insulojn: Riŝiri (insulo), Rebun (insulo), Okuŝiri (insulo), Teuri (insulo), Jagiŝiri (insulo), Oŝima (granda insulo), Oŝima (insulo) kaj Nordaj Teritorioj (Itrupo, Kunaŝiro, Ŝikotan (insulo), Habomai (insuloj))
Ĉar Rusio dominas Nordajn Teritoriojn, gubernio Hokajdo ne regas ilin.
Naturparko [redakti]
- Naciaj parkoj:
- Pseŭdonaciaj parkoj:
- Gubernia Naturparko: 12 parkoj
Subgubernioj [redakti]
Hokajdo enhavas 14 subguberniojn (支庁 [ŝiĉo]).
Esperanto [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Gubernioj de Japanio | ||
|---|---|---|
| Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Gubernio Okinavo | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama | ||
