Ŝikoku

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝikoku
Ŝikoku en Japanio
Ŝikoku en Japanio
Situo Pacifika oceano
Geografia situo 33° 45′ N, 133° 30′ O33.75133.5Koordinatoj: 33° 45′ N, 133° 30′ O
Ŝikoku (Japanio)
DEC
Ŝikoku
Areo 18 300,63 km²
Loĝantaro 4 000 000
219 loĝ./km²
La Ŝikoku-pilgrimado
La Ŝikoku-pilgrimado
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ŝikokuo (japane 四国, "kvar provincoj") estas la malplej granda kaj loĝata el la kvar ĉefaj insuloj de Japanio. Administre ĝi konsistigas (kune kun insuletoj) la regionon Ŝikoku kaj konsistas el la kvar prefektujoj Ehime, Kagaŭa, Koĉi kaj Tokuŝima.

La insulo grandas ĉ. 18.000 km² kaj havas 4,5 milionojn da loĝantoj; ĝia plej alta monto, Iŝizuĉi, altas 1982 metrojn. Ŝikoku situas sude de la plej granda insulo Honŝu kaj de 1988 estas ligita al ĝi per ponto Seto-Grandponto, al kiu aldoniĝis intertempe du pliaj pontoj: Kobe-Awaji-Naruto-Ekspresvojo kaj Nishiseto-Ekspresvojo.

Apud Takamacu, ĉefurbo de Kagaŭa, troviĝas unu el la plej belaj parkoj de Japanio: Ritsurin-parko. La prefektejo mem estas konata pro ĝiaj bongustaj Udon-nudeloj: la pasto estas blanka, pli dika ol kutima pasto kaj kvadratforma anstataŭ ronda.

Tokuŝima, ĉefurbo de la samnoma prefektejo Tokuŝima, estas tra la tuta Japanio konata pro la Awa-odori-danco, kiu okazas ĉiujare dum la Bon-festo.

Biogeografie Ŝikokuo troviĝas en la Ĉin-Japana ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ).

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj