Nagasako
| Nagasako | ||
| japane: 長崎, angle: Nagasaki | ||
| urbo | ||
|
Nagasako
|
||
|
||
| Oficiala nomo: 長崎市 | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Kiuŝuo | |
| Distrikto | N/A | |
| Gubernio | Gubernio Nagasaki | |
| Historia regiono | Edo-epoko | |
| Memorindaĵo | Templo Ōura | |
| Situo | Nagasako | |
| - koordinatoj | 32°47′00″N 129°52′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 32.783333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">32.783333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 406,35 km² (40 635 ha) | |
| Loĝantaro | 446 007 (01.01.2009) | |
| Denseco | 1 097,59 loĝ./km² | |
| Fondo | 1500 | |
| Guberniestro | Tomihisa Taue | |
| Horzono | GMT (UTC+9) | |
| Poŝtkodo | 〒850-8685 | |
| Telefona antaŭkodo | 095-825-5151 | |
| Arbo | Triadica sebifera | |
| Floro | Hidrangeo | |
| Retpaĝo: www1.city.nagasaki.nagasaki.jp | ||
Nagasako estas esperantigita urbonomo de "Nagasaki" (長崎).
Nagasaki-urbo, 長崎市[nagasaki-ŝi] estas historia urbo situanta en okcidenta parto de Kiuŝuo, kaj gubernia urbo de Gubernio Nagasako.
Post Hiroŝimo, ĝi estas la 2-a kaj la lasta urbo damaĝita de atombombado en 1945. De 1640 por ĉ. 2 jarcentoj en Edo-epoko, la urbo estis la sola haven-urbo kun permeso komerci kun fremdaj landoj, i.a. Nederlando.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La urbo estas ĉirkaŭita de montoj je tri flankoj. Sude ĝi havas internacian havenon. La urbo havas multe da deklivoj.
[redakti] Historio
- 1570 Nagasaka Haveno malfermiĝis
- 1571 Nagasako ekkomercas kun Portugalio (ĝis 1639)
- 1635 Dejima (deĵima) konstruiĝis, kiel artefarita insulo en la haveno por komerci kun aliaj landoj
- 1808 Incidento de Phaeton
- 1823 Philipp Franz Von Siebold venis, kiel kuracisto rezidanta en la nederlanda komerco-domo
- 1889 Municipa sistemo ekfunkciis, Nagasaki-urbo ekoficis
- 1945 9-a de aŭgusto Usona aviadilo faligis atombombon sur Nagasakon, ĉirkaŭ 70 000 homoj estis mortigataj
- 1997 julio, Nagasako estis aldifinata Kerna urbo
[redakti] Esperanto-movado
En 1902, franca instruisto Alphonse Mistler loĝanta en Nagasako aperigis artikolon pri Esperanto en loka ĵurnalo, kaj tio estas kredata kiel la unua mencio pri Esperanto en Japanio. Danke al la artikolo naskiĝis la unuaj japanaj esperantistoj kiel Kuroita Kacumi.
En 1934, la 22a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. En 2010, la 97a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

