Distriktoj de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kantonodistrikto ( [gun]) estis administracia subunuo en Japanio inter 1878 kaj 1921 kaj ekvivalentas al la kantonoj de Usono. Nun ĝi funkcias nur por adresado, divido por elektado kaj por geografia priskribo de iu loko (ĉu vilaĝo aŭ urbeto, ĉu natura parto de la pejzaĝo, kiel monto aŭ lago).

En nuna loka registara sistemo, gubernioj estas super distrikto, kaj vilaĝourbeto estas parto de distrikto, urboj (kiuj rekte membras en gubernio) kaj kvartaloj (kiuj rekte apartenas al urbo) ne apartenas al distriktoj. Kiam vilaĝo aŭ urbeto iĝas urbo, ĝi sendependiĝas de distrikto. Ĉar dum la pasintaj jardekoj multaj loĝlokoj pligrandiĝis, kaj multaj iĝis urboj, povas esti ke distrikto nun nur havas unu aŭ du membrajn loĝlokojn, kaj kiam la lasta ero iĝas urbo, tiam la distrikto malfondiĝas.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]