Maksimiliano Kolbe

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Maksimiliano KOLBE
Maksymilian Maria Kolbe (sculpture).jpg
Martiro
Naskiĝis 7-a de januaro 1894, Zduńska Wola, Pollando
Mortis 14-a de aŭgusto 1941, Aŭŝvica koncentrejo, Pollando
Kultata de Romkatolika Eklezio
Beatigita 17-a de oktobro 1971
Enkanonigita 10-a de oktobro 1982
Sanktejo Maĵora Baziliko de la Senmakula Perantino de Gracio, Niepokalanów, Pollando
Festotago 14-a de aŭgusto
Atributoj rozario aŭ medaliono kun imago de Virga Maria en sia mano
Patrono de 20-a jarcento, elektraj laboristoj, ĵurnalistoj, prizonuloj politikaj, narkotismuloj

Sankta Maksmiliano Kolbe (naskiĝinta la 7-an de januaro 1894 en Zduńska Wola, mortinta la 18-an de aŭgusto 1941 en Aŭŝvico) estis pola romkatolika franciskana monaĥo, pastro, teologo kaj misiisto. En februaro de 1941 li estis arestita de gestapo kaj sendita en koncentrejon. Li pereis en Aŭŝvico, kiam li proponis sian vivon interŝanĝe por la vivo de unu patro de familio. La 17-an de oktobro 1971 papo Paŭlo la 6-a beatigis lin kaj la 10-an de oktobro 1982 Johano Paŭlo la 2-a proklamis lin kiel martiron. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista konsideras lin patrono de la katolikaj esperantistoj.

[redakti] Infanaĝo

Li estis la unua filo de humila multenombra familio, kiu estis fidema de Nia Sinjorino de Częstochowa, al kies preĝejo ili prezentis siaj infanoj ĉiujare.

Oni diras ke kiam li estis infano sonĝis pri Sankta Maria, kiu oferis du kronojn al li, se li estis fidema al ŝi: kronon blankan, kiu signifas la purecon, kaj kronon ruĝan, kiu signifas la martirigon.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj