Maksimiliano Kolbe kaj Framasonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maksimiliano Kolbe, pola katolika sanktulo, martiro en Aŭŝvico, estas konata, krom pro la cirkonstancoj de lia martiriĝo, ankaŭ pro la instituigo de la “KAVALIRECO DE SENMAKULA”, pense kaj programe kaj cele tre forta, asocio estigita por kreskigi la kulton al Maria, sed ankaŭ por konsciigi la katolikaron pri la misformiĝo de la kristana (precipe katolika) kreda doktrino ĉien inokulita de Framasonismo kaj doti la katolikan apologetikon per informaj kaj kulturaj kaj praktike defendaj iloj kontraŭ Framasonismo.

El tiu aktiveco kaj verkoj eblas rekonstrui lian penson rilate Framasonismon. Oni rimarkas kiel la Kavalireco de Senmakula strukturiĝas kiel Maria Kavalerio kiu celas per paca agado la konvertiĝon kaj la sanktigon de ĉiuj. Laŭ M. Kolbe, la milicanoj de la 3-a grado estas la aŭtentaj kavalerianoj de la Senmakula. Aliflanke, ankaŭ la Framasona Majstro rajtas aliri al la sistemoj de framasonaj Altaj Gradoj kiuj kulminas en kavalirajn gradojn kaj pseŭdotemplenajn. Elstaras, laŭŝajne, io simila inter la du kulturaj strukturoj.[1]

Sed kion verkas kaj kion opinias sankta Maksimiliano kontraŭ la Framasonismo? La precipaj temoj de la kolbana “framasonologio” estas:

  1. Naturalismo filozofia-etika;
  2. Cionismo kia verto de la monda Framasonisno;
  3. La Orfea Serpento kia sekreta inspiranto kaj gvido de Framasonismo
  4. Framasonistoj servistoj de Lucifero.

Ni donu rapidan rigardon al tiuj punktoj, komparante kion verkas Kolbe kun la framasona internacia literaturo.

Framasonisma naturalismo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas naturalismo filozofia kaj etika [2] impregnita per la metodologia kaj kontraŭdogma principo de tolero inter framasonistoj. Kolbe ignoras la ĉeeston de alia naturalismo, tiu mistera-orfea tipa de la paganaj Misteroj. Rilate la framasonisman naturalismon, Kolbe citas la kontraŭframasonisman enciklikon Humanum Genus de papo Leono la 13-a (1884, kiu vidas en tiu filozofia sinteno la fundamenton de la penso kaj de la praktiko framasona.

Kolbe kaj la Protokoloj de cionaj saĝuloj[redakti | redakti fonton]

Vidpunkte de bibliografio, Kolbe apogiĝas ankaŭ sur la Protokoloj de cionaj saĝuloj (antisemitisma politika pamfleto, kiu tiutempe furoris kaj en 1921 estis montrita esti bazita sur falsaj kaj plagiatitaj tekstoj). Kolbe tamen strebas devenigi sian penson el la dokumentoj mem de framasonoj (Konstitucioj, ritaro, manlibroj, komentoj, diversaj studoj…) kaj el la konfesoj de framasonoj revenintaj al kristanismo. Mankas en Kolbe intereson pri la rilatoj, tiam celebrataj, inter la framasonismo kaj juda-kabala esoterismo, objekto de studoj postaj.

Orfea simbolismo en framasonismo laŭ Kolbe[redakti | redakti fonton]

Kolbe profitas ankaŭ de la konfesata mitologio pri la orfea Serpento (kutime pentrita rondaforme kun la vosto penetrita en la buŝo), kiun la kontraŭeklezia kaj kontraŭkristana sinteno de la moderna framasonismo praktike identigas kun la sinteno de la Serpento de Gn 3, 15. Kvankam li ne konis la simbolan uzon de la orfea serpento en la sinedukado en framasonismo.[3]

Framasonismo vera kovejo de servistoj de Satano[redakti | redakti fonton]

Tion li malkovras el la dokumentoj mem de framasonismo. Juĝo plej severa ne eblas; sed samtempe li urĝas kristanan amon al ili: la kavalarianoj de la Senmakulo devas konstante preĝi por ilia reveno al Dio; devas disvastigi la veran kristanan kaj katolikan doktrinon kaj neniam ekuzi kalumnion por malfamigi ilian doktrinon. La iloj praktikataj por atingi la celon estas precipe la preĝo, la pentofaro, la preso-propagando kaj la dialogo. Krom la prezento de la vera katolika doktrino, Kolbe engaĝiĝas konsciigi la katolikaron ke la adheron al framasonismo praktike egalas negi sian kristanan kredon, se ne abrupte almenaŭ iom post iom. Kaj tio pro la neakordigeblo inter katolikismo (kaj ĝenerale kristanismo) kaj la antropocentra, imanenta, subjektivisma, relativisma framasonisma doktrina nukleo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antikva kaj akceptita Skota Rito, Korektita Skota Rito, Knights TEMPLARS… En tiuj sistemoj la Altaj Gradoj oni trovas referencojn al esoterismo, al certa transdogma kristologio (nome, trans la kristanaj dogmoj) kaj gnostika. La framasonaj Majstroj ordenitaj per Altaj Gradoj konstituas apartan spiritan kavalerion kiu celas disvastigi la “framasonan lumon” kontraŭ la dogmoj de la Eklezio.
  2. Naturalismo filozofia kaj etika distingiĝas pro la principo de “neebleco de la dia revelacio kaj, foje, ankaŭ de la neebleco de la dia ĉeesto en la mondo.
  3. Ŝajnas ke Kolbe estis forte impresita de la framasona kaj antaŭkristana procesio en Romo en 1917, rakontata de Kolbe mem kaj aludata de la Humanum genus.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Il Timone, Kolbe un santo contro la Massoneria, n. 132, Aprilo 2014.