Aŭŝvico (koncentreja komplekso)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Auschwitz [AŬŜvic] (laŭ PIV2 Aŭŝvico) estas la germana nomo de la pola urbo Oświęcim [oŝVJENĉim], apud kiu la germanaj nazioj konstruis en 1940 la fifaman komplekson de koncentrejoj, kie mortis en 19401945 pli ol unu miliono (ĉ. 1,3 milionoj) da homoj.

La vorto Auschwitz kutime rilatas al la naziaj koncentrejoj. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj, politikaj kaptitoj, poloj, rusoj kaj homoj de aliaj landoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judoj, la ciganoj aŭ la samseksemuloj), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj.

La kondiĉoj en Auschwitz estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano (kaŭzita de manka nutrado, malkonvenaj kondiĉoj), sed grandaj nombroj da homoj estis ankaŭ mortigitaj rekte en "duŝejoj", kiuj vere estis ĉambroj kun venena gaso. Travivi en Auschwitz estis preskaŭ ne eble, kaj la nuraj travivintoj estis la kaptitoj, kiuj alvenis tie mallonge antaŭ la liberigo de la kampo fare de la Ruĝa Armeo.

Ŝuoj en Oświęcim

La koncentrejo de Auschwitz kune kun la aliaj koncentrejoj en Pollando kaj Germanio estas la loko, kie okazis la tiel nomata holokaŭsto fare de la nazia registaro. En la tuta holokaŭsto mortis 12-26 milionoj da homoj (de kie la informo?), inkluzive de 6 milionoj da judoj. Temis pri unu el la plej hororaj masakroj de la dudeka jarcento, kaj la nomo Auschwitz ankoraŭ estas uzata kiel simbolo de teruro kaj morto.

Nuntempe la koncentrejo estas ankoraŭ staranta kaj transformiĝis en muzeon, kiun vizitadas ĉ. miliono da homoj jare.

Inter la literaturo pri Auschwitz estas aparte famaj la libroj de Primo Levi, italo, kiu estis malliberulo tie kaj travivis. Lia plej fama verko de memoroj pri la koncentrejo estas "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo).

La koncentrejo liberiĝis la 27-an de januaro en 1945.

Je nokto al la 18-a de decembro 2009 nekonatoj ŝtelis la faman metalan tabulon, pendintan super enirpordego de la koncentrejo kaj moke tekstantan: "Arbeit Macht Frei" (esperante Laboro liberigas).[1][2] Post kelkaj tagoj la polico retrovis ĝin.

Enhavo

[redakti] Famaj mortintoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Retejo de la memorejo

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj