Józef Garliński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Garliński
Persona informo
Aliaj nomoj Long
Naskiĝo 14-an de novembro 1913 (1913-11-14)
en Kievo
Morto 29-an de novembro 2005 (2005-11-29) (92-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Józef Garliński, pseŭdonomo Long (naskiĝis la 14-an de Oktobro 1913 en Kievo, mortis la 29-an de Novembro 2005 en Londono) - pola verkisto, historiisto, elmigrinta aganto.

Post renaskiĝo de la pola ŝtato li translokiĝis ene de ties novajn limojn (1920). Lernis en Varsovio, Rakowice, Chyrów, Zakopane. En 1934 finis Gimnazion kaj Liceon je la nomo de Adam Asnyk en Kalisz. Lia patro estris advokatejon en Ostrów Wielkopolski. Józef Garliński soldatservis en Grudziądz kaj en Varsovio studis leĝon.

Dum la dua mondmilito aktivis en konspiro kaj estis gvidanto de Sekureca Fakultato de Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo. Arestita (hitleranoj ne konsciis, kiun ili arestis) kaj sendita al koncentrejo Auschwitz.

Post la milito loĝis en Londono. Tie en 1961 publikigis sian unuan libron Dramat i opatrzność (Dramo kaj providenco), premiitan de la Rondo de Enlanda Armeo en Detroit. Liaj laŭvicaj libroj atingis Pollandon ĉefe kiel samizdatoj: en 1968 eldonis Politycy i żołnierze (Politikistoj kaj soldatoj), en Pollando samizdate Przedświt (Matena krepusko) nur en 1986. Ekde 1975 prezidanto de Asocio de Polaj Verkistoj en Diasporo.

Pro la libro Oświęcim walczący (Aŭŝvico batalanta) ricevis premion de Fondaĵo Jurzykowski. Al la plej gravaj publikaĵoj apartenas ankaŭ: Ostatnia broń Hitlera (La lasta armilo de Hitler), Poland, SOE ond the Allies (1969), Enigma (1979), The Swiss Corridor (1981), Polska w drugiej wojnie światowej (Pollando en la dua mondmilito; 1982), Świat mojej pamięci (La mondo de mia memoro; rememoroj, 1992).

Li estis membro de Internacia Aŭŝvica Konsilio kaj de Asocio de Polaj Verkistoj. Membro de Pola Scienca Societo en Diasporo (de1982).

Ŝia edzino estis irlandanino - Eileen Frances Short-Garlińska. Lia filo Jarosław estis la unua poldevena profesoro en Eton College.