Enigma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por divenotaĵo enigmo, vidu Enigmo
Por la muzika grupo Enigma, vidu Enigma (muzika grupo).
Por la muzika projekto Enigma, vidu Enigma (muzika projekto).

Enigma.jpg

Enigma estas germana elektra, rotora ĉifrilo kaj deĉifrilo, evoluigita inter la du mondmilitoj kaj uzata fare de la germana armeo dum la mondmilito. La deĉifrigo de la ĉifritaj germanaj mesaĝoj helpis la aliancanojn pri decidoj, trafaj, precizaj armeaj agadoj.

La vorto „Enigma“ (αίνιγμα) venas el la greka lingvo kaj signifas enigmo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La maŝinon ENIGMA patentigis en 1918 la germana elektroinĝeniero Arthur Scherbius (1878–1929). Por la produktado de la maŝino, oni fondis entreprenon en 1923 (Chiffriermaschinen-Aktiengesellschaft). La ENIGMA estis evoluigita por la civila merkato kaj tiel ĝi estis prezentita en foiroj (ekz. 1923 Bern, internacia Poŝta Kongreso). Fine de la 1920-aj jaroj la germana armeo malkovris la eblecojn en la maŝino kaj ĝi malaperis el la civila merkato.

Oni kalkulas je 30.000 produktitaj diverstipaj maŝinoj dum la dua mondmilito.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Post premo de butono sur la maŝino, elektro trafluas la ŝalt-tabulon, kiu povas ŝanĝi vojon de iu litero. Tiel se oni tajpas la literon a tra la ŝalt-tabulo la signo transformiĝas al litero b. Post la ŝalt-tabulo, la signo trairas tri diskojn (komence nur tri, fine de la milito jam 5) kaj poste returnilo resendas la signon sur alia vojo tra la diskoj, ŝalt-tabulo al la montrilo.

La unua miks-disko turniĝas post klavpremo de ĉiu unuopa litero. Post kiam la unua disko tute turniĝas (en 360 gradoj), ankaŭ la dua disko turniĝas unu literlokon. Same funkcias la tria disko.

La maŝino funkciis per taga, monata kodo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La uzanto agordis la aparaton konforme al la tiutaga kodo kaj hazarde elektis tri literojn (ekz. HTS) kiel mesaĝajn kodojn. Li tajpis tiun triliteran kodon dufoje (ekz. HTS HTS). Post tio, li kodigis la ses karakterojn per la ses konvenaj klavoj kaj notis la montritajn literojn. Tiel li ricevis la la ĉifritan version de la mesaĝa kodo (NEW GHY) tio estas la indikatoron. Post tio li turnis la miksigajn diskojn, por ke aperu en la fenestreto la elektitaj tri literoj.


Deĉifrigo[redakti | redakti fonton]

En 1931, la germana Hans-Thilo Schmidt vendis la ŝlosiltabulojn (tagajn kodojn) por septembro kaj oktobro kaj eĉ uzdokumentojn al la franca deĉifristo Gustave Bertrand (kunlaboranto de la franca sekreta polico). Tiutempe la maŝino havis tri diskojn (I ĝis III) (la diskoj IV kaj V estis ekuzitaj ekde la 15-an de decembro 1938.) La kodojn oni ŝanĝis ne tage (kiel ekde oktobro 1936), sed kvaronjare kaj pli poste monate (ekde januaro 1936). La francoj pludonis la dokumentojn al la britoj kaj poloj.

La deĉifrigon provis sukcese unuafoje tri polaj matematikistoj Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski en 1932. Ili konstruis eĉ maŝinojn por deĉifrigi la novajn kodojn (la deĉifrigaj maŝinoj: Zyklometer kaj Bomba). Pro financaj kaŭzoj, la poloj ne plu povis deĉifrigi la 4- kaj 5-diskajn tipojn de ENIGMA. Antaŭ la dua mondmilito, la poloj transdonis la kolektitan scion al la britoj.

La deĉifriga sistemo de la britoj nomiĝis Ultra.