Marŝo de morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marŝo de morto estas ekspresiva markigo de marŝo, kies rezulto estas morto de plimulto aŭ de ĉiuj partoprenantoj (respektive metafore de marŝo postulanta grandan klopodon).

Mortintoj en vagonoj en Dachau

La termino estas uzata precipe por kazoj de marŝoj en la tempo de la dua mondmilito, kiam en la jaroj 1944 - 1945 la arestitoj el koncentrejoj proksime de la batalfronto estis devigitaj sub minaco de tuja mortigo iri multkilometrajn marŝojn sen sufiĉa vivtenado kaj ripozo. Kvankam unue ili plenumis rolon de evakuado antaŭ antaŭenirantaj aliancanaj soldataroj, oni supozas, ke la morto de kiel eble plej multe da arestitoj povis esti unu el atendataj sekvoj.

La saman sorton atendis militkaptitojn de Ruĝa Armeo aŭ onidire iu grupo de sudetaj germanoj dum sovaĝa forŝovo, sed kio ĉiokaze ne estis objektive pruvita. Dokumentita estas marŝo de morto germana loĝantaro tra Brno, dum kiu pereis 890 personoj. Nuntempe por memoro de tiu ĉi krimo estas establita monumento kun sepultejo en Pohořelice.

Marŝoj kaj transportoj de morto dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La t.n. marŝo de morto, dum kiu mortis pro elĉerpiĝo aŭ sekve de malsanoj certa nombro dties partoprenintoj, ne estis en konfliktaj situacioj nekonata nocio. Al krima monstreco kaj nehoma "perfekteco" alkondukis tiun ĉi nocion germanaj naziistoj, kiuj uzis la marŝojn de morto precipe en la jaroj 1944 - 1945 kiel manieron de likvido de militkaptitoj kaj arestitoj. Homoj estis plimulte subnutritaj, malsanaj, elĉerpintaj, nesufiĉe vestitaj kaj piedvestitaj, ekspoziciataj al kiaj ajn nefavoraj veter-influoj. Dum la marŝo ili ricevis aŭ sole minimumon aŭ nenian trinkaĵon kaj manĝaĵon. Kiu jam ne plu povis marŝi, estis surloke pafmortigita (kutime per pafo en la nukon) kaj lasita en fosaĵo ĉe la vojo. La kadavroj estis nur poste enfositaj en anonimajn amastombojn. Danĝero de punoj aŭ eĉ pafmortigo surloke minacis ankaŭ al toiuj homoj, kiuj klopodis al arestitoj en la transporto doni manĝaĵon kaj trinkaĵon. Simile tio estis ankaŭ en troplenigitaj porbrutaraj fervojaj vagonoj, kie la arestitoj estis fermitaj eĉ kelkajn tagojn, eĉ ne povinte akiri nutraĵojn, fari personan higienon aŭ grave fari neceson. El haladzantaj vagonoj estis poste forportataj restaĵoj de homoj - somere putriĝantaj kaj vintre frostiĝintaj kadavroj. Specifa formo de transportoj de morto estis enŝipigado de arestitoj sur ŝipoj kaj ties subakvigadoj en maro. Komence de la jaro 1945 la marŝoj kaj la transportoj de morto okazis ankaŭ tra teritorio de ĉeĥa teritorio, kie el tiu ĉi periodo troviĝas granda kvanto de amastomboj, ekz. Nýrsko, Kaplice, Bohosudov, Blatno apud Jesenice, Březno apud Chomutov, Žihle apud Plzeň, Stod, Tachov, České Velenice, Volary, Bílá Voda kaj pluaj.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Tiu realaĵo pasis al fikcia mondo en kino kaj literaturo. Ekzemple en literaturo, en la romano Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez okazas amasbuĉado dum striko, la mortintoj estas transportataj per trajno kaj forigitaj el la mortoscenejo; poste oni malpermesas paroli pri tiu trajno, tiele ke iam ekzistis nek la trajno nek la transportitaj mortintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]