Adolf Schustek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Schustek
Persona informo
Naskiĝo 1881
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Zsolna
Morto 1944
en  Nazia Germanio Aŭŝvico (koncentreja komplekso)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Ekonomia Altlernejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Adolf Schustek [ŝustek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schustek Adolf estis hungara instruisto.

Adolf Schustek[1] naskiĝis en 1881 en Zsolna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Žilina en Slovakio), li mortis en 1944 en Aŭŝvico (koncentreja komplekso) (Nazia Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Schustek devenis el juda familio. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en Komerca Akademio (Budapeŝto) kaj komerca altlernejo en Lepsiko. Fine li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto en 1903. Post la diplomo li instruis en Nagyvárad. Li batalis dum la 1-a mondmilito en la unuaj 2 jaroj. Li estis lernejestro en Oradea (kiu ekde 1940 denove estis Nagyvárad). Dum la nazia erao (1944) li deportiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Buchhaltungs Lexikon (kunredaktoro)
  • magyar–német és német–magyar kereskedelmi szótár (kunredaktoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]