Wannsee-konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vilao de la Wannsee-konferenco
ordono de Göring al Heydrich

Okaze de la Wannsee-konferenco la 20-an de januaro 1942 kunvenis 15 altrangaj funkciuloj de Nazia Germanio en vilao borde de la lago Großer Wannsee en la sudokcidento de Berlino, por detale organizi la Holokaŭston, do la amasmurdon de la eŭropaj judoj kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj. Gvidanto de la konferenco estis la Schutzstaffel-"ĉefgrupgvidanto" Reinhard Heydrich.

Precipa celo de la konferenco kontraŭe al vaste disvastiĝinta opinio ne estis decidi la Holokaŭston - tiu decido per la amasmurdoj de judoj en la nazie okupitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo dum la jaro 1941 fakte jam ekzistis ekde pluraj monatoj - sed fundamente organizi kaj kunordigi la deportadon de la tuta juda loĝantaro de Eŭropo por amasmurdado al murdejoj en Orienta Eŭropo. La partoprenantoj decidis pri la temposkemo por la plua amasmortigadoj kaj fiksis, ke la oficejo de Reinhard Heydrich plugvidu la kunordigon.

Reinhard Heidrich kaj lia oficejo la 31-an de julio 1941 ricevis la ordonon kunordigi la "finan solvon de la juda demando". Sekve la nazio decembre de 1941 invitis al la strikte sekreta konferenco. Partoprenis ok gvidantoj de diversaj ministerioj kaj ses policaj gvidantoj de la ŝtata polico, la nazia sekreta polico Gestapo kaj la nazia organizaĵo Schutzstaffel (SS). Protokolanto estis la SS-gvidanto Adolf Eichmann, la respondeculo por "judaj aferoj" en la oficejo de Heydrich.

La nomo "Wannsee-konferenco" kreiĝis nur post la Dua Mondmilito. La vilao ĉe la berlina lago, konstruita dum la jaroj 1914 kaj 1915, post la milito iĝis memorejo pri la Holokaŭsto.

Decidoj pri judodevenaj rasmiksuloj[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj de la konferenco[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Richard Breitman, The Architect of Genocide: Himmler and the Final Solution, Brandeis University Press, NH Hanover 1991
  • Christopher R. Browning, The Origins of the Final Solution, The Evolution of Nazi Jewish Policy, September 1939 – March 1942. Comprehensive History of the Holocaust, University of Nebraska Press, Lincoln 2007, 2004ISBN 978-0-8032-0392-1
  • Bryan Mark Rigg, Żydowscy żołnierze Hitlera (Judaj soldatoj de Hitler), traduko Jerzy Adamko, Dom Wydawniczy Bellona, Wydawnictwo Arkadiusz Wingert, Warszawa-Kraków 2005, ISBN 83-11-10169-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 52° 25' 59" norde, 13° 9' 56" oriente