Nurenbergaj procesoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nurenberga proceso)
Saltu al: navigado, serĉo
Benko de akuzitoj – la antaŭa vico: Göring, Hess, von Ribbentrop kaj Keitel. La dua vico: Dönitz, Raeder, Schirach kaj Sauckel.

La Nurenbergaj procesoj enskribiĝis en la historion kiel internacia juĝa tribunalo destinita puni plurajn gvidajn reprezentantojn de la diktatora reĝimo de Nazia Germanio pro militaj krimoj kontraŭ la homeco dum la Dua Mondmilito. La procesoj baziĝis sur londona interkonsento pri persekutado de militaj krimuloj de la 8-a de aŭgusto 1945 inter Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio, kiu fondis la institucion Nurenberga Tribunalo de internacia juro.

Juĝitaj estis 22 ĉefaj reprezentantoj de la Tria Regno. La juĝa proceso komenciĝis la 20-an de novembro 1945 kaj ĝi estis finita per eldirado de verdiktoj la 1-an de oktobro 1946.

SS, Gestapo, SD kaj ĉefa stabo de NSDAP estis samtempe juĝitaj kun ili kiel krimulaj organizaĵoj.

Similaj procesoj okazis ankaŭ en Japanio - ili konatiĝis kiel Tokiaj procesoj.

Listo de juĝitoj[redakti | redakti fonton]

Mortopuno
Ĝismorte punitaj
20 jaroj
15 jaroj
10 jaroj
Liberigitoj

Riproĉoj kontraŭ la nurenberga proceso[redakti | redakti fonton]

Kvankam la nuremberga proceso estas ĝenerale akceptata kiel necesa parto de egaligo kun la naziismo, troviĝas obĵetoj kontraŭ la maniero de ĝia farigo kaj montroj al tio, ke minimume el jura vidpunkto ĝi ne estis ĝusta. Sekvas listo de ĉefaj obĵetoj:

  • malobeo de rajto pri egaleco de flankoj. Dum la akuzantoj havis aliron al ĉiuj konfiskitaj arkivoj kaj materialoj, el kiuj ili povis libervole elekti la pruvmaterialojn, la pledantoj havis tiun ĉi aliron rifuzita kaj ili povis tiel reagi sole kontraŭ selektita materialo prezentita far la akuzantoj
  • rea validigo de nove enpraktikigitaj leĝoj (precipe poste de nove enpraktikigita krimo de preparo de ataka milito)
  • certa morala obĵeto estas ankaŭ atentigo, ke multajn krimojn, pro kiuj estis la germanaj politikistoj kaj soldatoj kondamnitaj al morto (genocido, preparo de atakiga milito ktp.) krimis (sed senpune) ankaŭ venkintoj, kies reprezentantoj eksidis en juĝa tribunalo (konkrete Sovetunio).

Resumo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la supre menciitaj riproĉoj oni konsideras la proceson justa. Ĝi nur iomete venĝis terurajn krimojn, pro kiuj mortis senkulpaj homoj de multaj nacioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]