Wilhelm Frick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Frick
Persona informo
Wilhelm Frick
Naskiĝo 12-an de marto 1877 (1877-03-12)
en Alsenz
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (69-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de HajdelbergoUniversitato de Göttingen vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio • Germanpopola Liberecpartio • National Socialist Freedom Movement vd
Subskribo Wilhelm Frick
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm FRICK (naskiĝinta la 12-an de marto 1877 en Alsenz, ekzekutita la 16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis germana ministro kaj juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frick studis juron en Munkeno, Göttingen kaj Berlino kaj doktoriĝis en Hajdelbergo en 1901. En 1900 li estis jura praktikanto en Kaiserslautern, en 1904 registara oficisto ĉe la distrikta registaro de Supra Bavario kaj prokuroro ĉe la munkena policejo, en 1907 distrikta oficejo-asistanto: li tiam daŭre laboris ĉe la munkena policejo, kie li provizore gvidis la politikan policon kiel altranga magistrato. Kune kun policestro Pöhner, li apogis NSDAP kaj venis en kontakton kun Adolf Hitler frue. Post la Hitler-puĉo Frick estis kondamnita de la munkena popoltribunalo en 1924 je unu jaro kaj 3 monatoj da malliberigo pro helpado kaj instigado de krimo de ŝtatperfido. Fakte li neniam sidis en karcero.

De 1926 ĝis januaro 1930 kaj denove de 1.1.1932 ĝis 30.1.1933 Frick estis oficialulo ĉe la supera asekuro-oficejo de Munkeno. Li estis membro de Reichstag ekde la dua balotperiodo (4.5.1924), unue kiel membro de Nationalsozialistische Freiheitspartei poste de NSDAP post ĝia restarigo en 1925; li transprenis la gvidadon de ties parlamenta grupo en 1928 kaj oficiale konservis ĝin ĝis 1945.

En la turingia koalicia registaro de Erwin Baum la 23-an de januaro 1930 li ricevis la ministerion pri internaj aferoj kaj publika instruado. Tiel Frick iĝis la unua nazia ministro en germana landa registaro, tri jarojn malpost la potencakiro nazia en Berlino. Ĝin li forlasis en la 1.4.1931 post kiam la ŝtata parlamento akceptis mocion de malfido kontraŭ li. Dum jardekoj administra oficialulo kaj dum pluraj jaroj parlamenta gvidanto de la kontraŭparlamentaj nacisocialistoj li estis: tial Frick ja konsidereblis la ekspertego pri administracio kaj interna politiko ene de NSDAP. La 30.1.1933 li iĝis sub Hitler ministro pri internaj aferoj kie li respondecis pri la organizo kaj politiko de interna administrado dum pli ol 10 jaroj implikiĝis en la nacisocialisma leĝdonado (ekz. pri la nacisocialisma potencpreno de 1933 mem; pri la konformigo de ĉiuj germanaj landpolitikaĵoj kun centralaj berlinaj interesoj; pri rasa diskriminacio; pri elektoj parlamentoj kaj referendumoj; pri la protekto de germana sango - direktita kontraŭ la juda loĝantaro; pri civitaneco).

Centralizismo de policaj aferoj sub Frick kreis la bazon por la pli posta decida potencopozicio de SS kaj la pliakrigo de totalismo. Frick reklamis la celon de integriĝo de la partio en la ŝtaton kaj reciprokan penetron kun kontinuigota funkcia apartigo de la ŝtataj aŭtoritatoj kaj la partia organizo. Tion ĉi li provis antaŭenpuŝi lige kun reorganizo de la tuta interna administrado. Estante ĉefadministranto de la ŝtato li taŭgigis gravajn administraciajn branĉojn por la milito; li ankaŭ estis membro de la ministra konsilo por la defendo.

Inter la 20.8.1943 ĝis majo 1945 li estis regna protektatestro de Bohemio kaj Moravio kaj ministro sen konkreta funkcio. Post la fino de la Dua mondmilito la Nurenberga tribunalo taksis lin unu el la ĉefaj respondeculoj pri la interna politiko en Nazia Germanio kaj kondamnis lin en la 1.10.1946 al morto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]