Hjalmar Schacht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hjalmar-Horace-Greeley-Schacht.jpg

Hjalmar SCHACHT, plennome Horace Greely Hjalmar Schacht (n. 22-an de januaro 1877 en Tingleff (dane: Tinglev) en Norda Ŝlesvigo, tiam germana, de 1920 dana teritorio, - m. 4-an de junio 1970, Munkeno) estis germana bankisto kaj financa fakspertulo, kiu internacie famiĝis pro la brido de la danĝera inflacio dum la Vajmara Respubliko (1922-23). Li estis ankaŭ ekonomia ministro de la nazia registaro inter 1934 kaj 1937.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Oni nomumis lin en 1908 vicdirektoro de Dresdner Bank. Dum la unua mondmilito, li laboris kiel ekonomia konsilisto de brusela okupa administracio (1914-15), en 1916 li iĝis prezidanto de la Germana Nacia Banko, poste tiu de la unuigitaj Darmstadt-a kaj Nacia Banko. Li ellaboris en 1923 – kiel specifa komisiito de la financa ministerio - striktan programon por bridi la galopantan inflacion. En decembro de 1923, li iĝis prezidanto de Reichsbank, gvidanta financa instituto de Germanio. Li estis poste gvidanto de la germana delegacio en Parizo (1929), kie oni pritraktis novan planon pri reparaciaj pagoj de Germanio, sed li ne akceptis la rezulton de la konferencio, la Young-planon.

Li demisiis en 1930 kaj elkonstruis bonajn rilatojn al la dekstraj partioj, tiel post enpotenciĝo de Hitler (januaro 1933) oni nomumis lin denove prezidanto de Reichsbank kaj tiun pozicion li havis ankaŭ tiam, kiam li laboris kiel ekonomia ministro (1934-37).

Kiel ministro, li respondecis pri programoj kontraŭ la senlaboreco kaj por la rearmigado. Ĉar li havis kompetentajn, potencajn konfliktojn kun Hermann Göring (kiu iĝis ĉefa direktisto de la germana ekonomio en 1936), li demisiis. Li kontraŭis la rearmigadajn elspezojn de Hitler, pro tio oni forigis lin en 1939 eĉ de Reichsbank. Oni enprizonigis lin post la sensukcesa atenco kontraŭ Hitler (20-an de junio 1944), poste li militkaptitiĝis fare de la aliancanoj. Post la dua mondmilito, oni starigis lin antaŭ la Internacian Militaran Juĝistaron, sed oni ne kondamnis lin. Li fondis poste propran bankon en Düsseldorf kaj iĝis financa konsilisto de multaj landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]