Alfred Jodl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfred Jodl
Bundesarchiv Bild 146-1971-033-01, Alfred Jodl.jpg

Naskiĝo: 23-an de septembro 1890
en Flag of the German Empire.svg Würzburg, Germana imperio
Morto: 16-an de oktobro 1946 (56 jaroj)
en Flago de Germanio Nurenbergo, Germanio
Soldata kariero
Rango: Generaloberst (generalkolonelo)
Tempo de deĵoro: 19101945
Deĵoris en: Flag of the German Empire.svg Germana imperio (ĝis la jaro 1918)
Flag of Weimar Republic (defence minister 1921).svg Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933)
Flag of German Reich (1935–1945).svg Tria regno
Speco: Flag of German Empire (merchant+cross).svg Reichsheer (ĝis la jaro 1918)
Flag of Weimar Republic (war).svg Reichswehr (ĝis la jaro 1933)
Wehrmacht
Komandis al: Operacstabestro de Wehrmacht
Militoj: Unua mondmilito
Dua mondmilito
Bataloj: Batalo je Berlino
Medaloj: Kavalira Kruco kun kverka branĉeto
v  d  r
Information icon.svg
Jodl (maldekstre) kun Keitel en Nurenbergo

Alfred Josef Ferdinand Jodl, naskonome Alfred Baumgärtler (10-an de majo 1890, Würzburg16-an de oktobro 1946, Nurenbergo) estis germana oficiro oficanta en pozicio de operacstabestro de germanaj armitaj fortoj (OKW) dum la dua mondmilito kaj li estis subulo de Wilhelm Keitel.

Alfred Jodl ludis ĉefan rolon en la germanaj militaj agadoj de la jaro 1939. Li estis konsilanto de Adolf Hitler en ĉiuj gravaj armeaj kaj teknikaj aferoj.

Generalkolonelo Alfred Jodl subskribis senkondiĉan kapitulacon de Tria regno la 7-an de majo 1945 en Reims kiel ambasadoro de Karl Dönitz. Poste li estis arestita kaj malliberigita en militkaptitejo en Flensburg.

Alfred Jodl estis juĝata de internacia juĝa tribunalo por militaj krimoj en Nurenbergo. Li estis kondamnita pro krimoj kontraŭ paco, militkrimoj kaj krimoj kontraŭ homeco. Ĉefa punkto de la akuzoplendo estis precipe, ke li distribuis kelkajn krimajn ordonojn, ekz. ordono pri politikaj komisaroj. Li estis agnoskita kiel kulpa kaj kondamnita al mortpuno per pendumo. La puno estis plenumita, la peto de Jodl pri ŝanĝo de la maniero de ekzekuto al pafmortigo antaŭ ekzekuttrupo estis rifuzita.

Lia kondamno kaŭzis kontraŭindajn reagojn, protestis kontraŭ ĝi ekz. ankaŭ ĉefa franca juĝisto ĉe la tribunalo Henri Donnedieu de Vabres, kiu markis la ekzekuton de soldato, kiu ne estis naziisto, kiel absoluta misagado de la justeco. Brita militheroo kaj politikisto Airey Neave, kiu deĵoris ĉe Nurenberga tribunalo, skribis en sia libro, ke Jodl meritis malliberejon, sed ne la morton.

En la jaro 1953 juĝo en Munkeno, kiu reesploris la decidojn de Nurenberga tribunalo, venis al konkludo, ke Jodl ne kulpigis pro militkrimoj punitaj laŭ internacia rajto per morto kaj malkulpigis lin la 2-an de marto 1953 komplete de la kulpo. Sed pro alta premo de alta komisaro de Usono tiu ĉi verdikto estis unue nuligita, kaj nur post eksterjuĝeja interkonsento de advokatoj de vidvino de Jodl kun usonaj okupaciaj oficejoj okazis la 3-an de septembro 1953 revoko de nuligo de la verdikto.

La kazo de Alfred Jodl restas unu el ĉefaj argumentoj de grupoj realigantaj opinion, ke la Nurenberga tribunalo estis maljusta kaj ĝi prezentas tipan ekzemplon de la justeco de venkintoj. Sed spite al ĉiuj mankoj la Nurenberga proceso restas rompa evento en la internacia rajto precipe pro tio, ke la venkinta flanko inicis kaj aranĝis sendependan juĝan juĝadon kontraŭ militaj krimuloj kaj ne validigis la t.n. justecon de venkintoj.