Kapitulaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kapitulaco estas, laŭ interpopola juro, deklaro de submetiĝo, per kiu oni transdonas armeon, fortikaĵojn ktp. al venkinta malamiko. Ĝi esprimas la intencon kaj sindevigon ne plu rezisti.

Distingeblas kondiĉa kaj senkondiĉa kapitulacoj; ĉi-lasta signifas, ke la venkito plene transdonas sin al la venkulo, kun la nura espero je ties indulgo. Senkondiĉa kapitulaco inkluzivas la transdonon ne nur de la armea, sed ankaŭ de la politika povo. La historie unua kazo de senkondiĉa kapitulaco estis la malvenko de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la Usona Enlanda Milito.

Ĉar venkito tre malfacile povas pretendi la plenumon de la kondiĉoj de kapitulaco, li dependas nur de la sincereco de la malamiko kaj de ties eventuala konsidero pri sia reputacio.

Kiam persona komuniko ne eblas, kapitulacon oni ofte indikas per blanka flago.