Karl Dönitz
| Karl Dönitz | |
|
|
|
| En funkcio: 30-a de aprilo 1945 – 23-a de majo 1945 |
|
| Antaŭulo | Adolf Hitler (Führer kaj Regna Kanceliero) |
|---|---|
| Sekvanto | Okupaciaj zonoj en Germanio 1945-1949 Theodor Heuss (FRG) Wilhelm Pieck (GDR) |
|
|
|
| En funkcio: 30-a de januaro 1943 – 1-a de majo 1945 |
|
| Antaŭulo | Erich Raeder |
| Sekvanto | Hans-Georg von Friedeburg |
|
|
|
| En funkcio: 30-a de aprilo 1945 – 5-a de junio 1945 (eksigo de strukturoj) |
|
| Antaŭulo | Adolf Hitler |
|
|
|
| Naskiĝo | 16-an de septembro 1891 en |
| Morto | 22-an de decembro 1980 en |
| Nacieco | germano |
| Politika partio | senpartia |
| Karl Dönitz | |
| Naskiĝo: | 16-an de septembro 1891 en |
| Morto: | 22-an de decembro 1980 en |
| Soldata kariero | |
| Rango: | Grandadmiralo de Germanio |
| Komandis al: | Ĉefkomandanto de Germana mararmeo |
| Militoj: | Unua mondmilito, dua mondmilito |
Karl DÖNITZ (16-an de septembro 1891, Grünau apud Berlino, Germanio – 22-an de decembro 1980, Germanio) estis germana maroficiro, kreinto de la germana submarŝipa floto dum la dua mondmilito, kelkajn tagojn ŝtatestro post morto de Adolf Hitler.
Dum la unua mondmilito, Dönitz estis oficiro en submarŝipo kaj servis kun la ŝipo en la Nigra maro kaj en la Mediteraneo. Kvankam la Versajla traktato malpermesis konstruon de submarŝipoj, post enpotenciĝo de Hitler, Dönitz direktis sekrete la establon de nova submarŝipa floto. Hitler nomumis Dönitz-on en 1936 la komandanto de la floto en 1936.
Dum la dua mondmilito, en januaro de 1943, oni nomumis - anstataŭ admiralo Erich Raeder - Dönitz al ĉefkomandanto de la germana mararmeo. Li akiris konfidon de Hitler per sia fideleco kaj kapableco.
Hitler nomumis lin en sia politika testamento al prezidento de la Germana Imperio, militministro kaj ĉefo de la militfortoj. Dönitz enoficiĝis la 2-an de majo 1945 kaj regis nur kelkajn tagojn.
La Nurenberga proceso en 1946 juĝis lin je 10-jara prizono. Li liberiĝis en 1956 kaj ricevis ŝtatan pension.
Lia memorverko aperis en 1958.
|
||||||||||||||