Theodor Heuss

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Theodor Heuss sur germana poŝtmarko de la jaro 1982
Theodor Heuss sur germana poŝtmarko de la jaro 1982

Theodor Heuss, germana ĵurnalisto kaj politikisto, estis federacia prezidanto de Germanio inter la jaroj 1949 kaj 1959. Li naskiĝis dum 1884 en Brackenheim kaj mortis 1963 en Stutgarto). Theodor Heuss estis membro de la liberal-demokratia partio FDP.

Theodor Heuss studis la fakojn nacia ekonomio, historio, filozofio, arta historio kaj politika scienco en Munkeno kaj Berlino. Post la studoj li laboris kiel ĵurnalisto. Dum la jaro [[1903|| li membriĝis en maldekstra-liberala partio. Jam dum la tempo de la Vajmara Respubliko Heuss estis parlamentano de la nacia parlamento "Reichstag". Dum 1948/1949 li estis deputito de la "Parlamentarischer Rat" (parlamenta konsilanaro), kiu ellaboris la Germanan konstitucion.

vilao Hammerschmidt en Bonno
vilao Hammerschmidt en Bonno

Inter la jaroj 1949 ĝis 1959 li estis la unua federacia prezidanto de la Federacia Respubliko Germanio. Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Heuss direktis sian postenon senpartia. Li representis la liberalan, demokratian kaj kulturan tradiciojn de Germanio, sekve ekster Germanio li vekis fidon pri la nova respubliko.

Lia edzino Elly Heuss-Knapp fondis organizaĵon por medicina prizorgo de patrinoj.


Antaŭulo:
-
federacia prezidento
1949 - 1959
Posteulo:
Heinrich Lübke
1959 - 1969



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Theodor Heuss" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.