Karl Carstens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Carstens (1982)
Karl Carstens sur germana poŝtmarko de la jaro 1982

Karl CARSTENS [karl karstns] (naskiĝis la 14-an de decembro 1914 en Bremeno, mortis la 30-an de majo 1992 en Meckenheim apud Bonno) estis germana juristo kaj politikisto. Li membris en la Kristandemokratia Unio de Germanio (CDU), de la jaro 1972 estis parlamentano kaj de 1976 ĝis 1979 prezidanto de la germania parlamento Bundestag. Post tio, li estis la prezidento de Germanio de 1979 ĝis 1984. Posteulo en tiu pozicio estis Richard von Weizsäcker.

vilao Hammerschmidt en Bonno

Formalan sidejon li (kiel ĉiuj antaŭaj kaj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Lia edzino Veronica Carstens, doktorino pri interna medicino, kune kun li kreis fondaĵon por natura medicino kaj homeopatio.


Antaŭe: Prezidanto de Germanio Poste: Standarte des Bundespräsidenten.svg
Walter Scheel 1979 - 1984 Richard von Weizsäcker



Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]