Richard von Weizsäcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard von Weizsäcker
Persona informo
Richard von Weizsäcker
Naskonomo Richard Karl Freiherr von Weizsäcker
Naskiĝo 15-an de aprilo 1920 (1920-04-15)
en New Palace
Morto 31-an de januaro 2015 (2015-01-31) (94-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Waldfriedhof Dahlem vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko BazeloKopenhagoOsloBernoBerlino vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenBalliol CollegeUniversitato de Oksfordo vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Richard von Weizsäcker
Familio
Dinastio Weizsäcker-familio vd
Patro Ernst von Weizsäcker vd
Patrino Marianne von Weizsäcker vd
Gefratoj Carl Friedrich von Weizsäcker vd
Edz(in)o Marianne von Weizsäcker vd
Infanoj Robert K. von Weizsäcker • Andreas von Weizsäcker • Beatrice von Weizsäcker • Fritz von Weizsäcker vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatomilitisto vd
Aktiva en BonnoBerlino vd
Doktoreca konsilisto Wolfgang Siebert vd
Prezidanto de Germanio
Dum 1984 - 1994
Antaŭulo Karl Carstens
Sekvanto Roman Herzog
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Richard von Weizsäcker dum 1981

Richard Freiherr von WEIZSÄCKER [riĥart fon vajceker] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1920 en Stutgarto, mortis la 31-an de januaro 2015 en Berlino[1]) inter la jaroj 1981 kaj 1984 oficis kiel ĉefurbestro de Berlino, kaj inter 1984 kaj 1994 estis federacia prezidento de Germanio. Li estis membro de la politika partio Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU).

vilao Hammerschmidt en Bonno

Formalan sidejon li (kiel ĉiuj antaŭaj prezidentoj kaj la posteulo Roman Herzog) havis en la klasicisma kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Lia edzino Marianne von Weizsäcker, dum la prezidenteco de sia edzo estis protektantino de asocio por la medicina prizorgo de patrinoj, kaj ekde 1994 koncentriĝas pri subteno de asocio por la socia reintegrigo de eksaj drogodependuloj. Unu lia filo estis la mortigita kuracisto Fritz von Weizsäcker.

Referencoj[redakti | redakti fonton]