Prezidanto de Germanio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christian Wulff
Federacia Prezidento de Germanio
Komenco de oficeco 1-a de julio 2010
Kanceliero Angela Merkel
Antaŭulo Horst Köhler

Naskiĝo 19-a de junio 1959
Osnabrück
Nacieco Flago-de-Germanio.svg Germanio
Vidu ankaŭ biografian portalon
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Kastelo Bellevue en Berlino, sidejo de la Federacia Prezidento

La Federacia Prezidento de Germanio estas la ŝtatestro de Germanio, sed li ne estras la registaron (tiun estras la kanceliero). Kvankam li ne havas grandan potencon, li reprezentas la landon kaj subskribas la leĝojn.

Vilao Hammerschmidt en Bonno

La prezidento estas elektata por kvin jaroj de la Federacia Kunveno, komuna asembleo, kiu konsistas el la membroj de la Bundestag kaj el egala nombro de membroj elektitaj de la parlamentoj de la federaciaj landoj (Landtage). En 2004 estis elektita Horst Köhler, kiu abdikis la 31-an de majo 2010. Ĝis elektiĝo de nova prezidento oficos komisare la prezidanto de la Federacia Konsilio.

Inter la jaroj 1949 kaj 1999 la prezidentoj de Germanio havis formalan sidejon en la klasikisma kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasikisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Ekde 1999 la kastelo en Berlino estas la unua kaj la vilao en Bonno nur la dua sidejo.


[redakti] Prezidentoj ekde 1949

Christian Wulff Horst Köhler Johannes Rau Roman Herzog Richard von Weizsäcker Karl Carstens Walter Scheel Gustav Heinemann Heinrich Lübke Theodor Heuss Karl Arnold


Prezidentoj de la Federacia Respubliko Germanio
nomo (naskiĝo - morto) partio ekofico fino de la ofico baloto(j)
1 Theodor Heuss
(1884–1963)
FDP 13-a de septembro
1949
12-a de septembro
1959
1949/54
2 Heinrich Lübke
(1894–1972)
CDU 13-a de septembro
1959
30-a de junio
1969
1959/64
3 Gustav Heinemann
(1899–1976)
SPD 1-a de julio
1969
30-a de junio
1974
1969
4 Walter Scheel
(* 1919)
FDP 1-a de julio
1974
30-a de junio
1979
1974
5 Karl Carstens
(1914–1992)
CDU 1-a de julio
1979
30-a de junio
1984
1979
6 Richard von Weizsäcker
(* 1920)
CDU 1-a de julio
1984
30-a de junio
1994
1984/89
7 Roman Herzog
(* 1934)
CDU 1-a de julio
1994
30-a de junio
1999
1994
8 Johannes Rau
(1931–2006)
SPD 1-a de julio
1999
30-a de junio
2004
1999
9 Horst Köhler
(* 1943)
CDU 1-a de julio
2004
30-a de junio
2010
2004
10 Christian Wulff
(* 1959)
CDU 1-a de julio
2010
17-a de februaro
2012
2010
11 marto
2012
2012

Ekde la 17-a de februaro 2012 (demisio de Christian Wulff) ĝis marto 2012 (elekto de lia posteulo) la ofico vakas. Kiel anstataŭanto servas dume Horst Seehofer, prezidanto de la Federacia Konsilio.

Kiel venonta Prezidanto de Germanio estas proponita pastro Joachim Gauck, kiu havas oficialan subtenon de preskaŭ ĉiuj gravaj politikaj partioj kaj tial grandan ŝancon iĝi elektita.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj