Kontraŭfaŝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭfaŝismo
politika movado
vdr
Nederlandaj rezistmovadanoj kun usonaj trupanoj en Eindhoven, septembre 1944.
Kontraŭfaŝisma manifestacio, Svislando

Kontraŭfaŝismoantifaŝismo[1] estas la opono al faŝismo, ties ideoj, organizaĵoj, registaroj kaj anoj. La plej multaj rezistad-movadoj dum la Dua Mondmilito estis kontraŭfaŝismaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kompreneble la Kontraŭfaŝismo naskis samtempe kiel la Faŝismo, tio estas dum la 1930-aj jaroj aŭ iom pli antaŭe kaze de Italio. Tiuepoke ĝi naskis kiel timo al la konsekvencoj de la supreniro al povo kaze de la du ĉefaj landoj kie disvolviĝis faŝismaj movadoj, tio estas Italio kaj ĉefe Germanio, kie la faŝismo akiris rapidege nuancojn kontraŭjudajn kaj kontraŭ la ĝenerala toleremo, ekzemple rilate la esprimlibero aŭ la maldekstraj kaj laboristaj movadoj. Tiam la plej ĝenerala sinteno de la kontraŭfaŝistoj estis la denonco de la troigoj kaj ekscesoj ne nur de la registaroj sed ankaŭ de la neleĝaj rotoj de faŝistoj kiuj subpremis en la ĉiutaga vivo de subuloj.

Dum la Hispana Enlanda Milito, jam antaŭ la Dua Mondmilito, kaj ĉefe dum tiu kaj en la menciitaj landoj kaj en aliaj kie disvolviĝis movadoj ĉu faŝismaj ĉu faŝismemaj, kiel en Hungario, Slovakio, Rumanio, Kroatio, Portugalio kaj aliaj, la rezito kontraŭ la faŝisma etendo ĉefe danke al la antaŭenigo de la povo de la Tria Regno, formiĝis kiel movado duaspekta: la agado de la regulaj armeoj konstituitaj kontraŭ la faŝismaj reĝimoj, nome la armeoj de la Dua Hispana Respubliko, Britio, Sovetunio, Pollando ktp., kaj duaflanke la agado de unuopuloj aŭ grupoj de rezistado agantaj ekzemple en Balkanio, Francio, ktp. Tiuj grupoj ofte estis komponitaj de aktivuloj de la maldekstraj organizoj. Kiam la armeo de Adolfo Hitlero estis venkita, la du tendencoj kontraŭfaŝistaj, kiuj pli malpli kunlaboris dum la lukto, reunuiĝis ekzemple ĉe la liberigo de Parizo, Slovakio, ktp.

Post la Dua Mondmilito, la nova reĝimo hegemoniata de Usono anatemigis la iamajn faŝismajn reĝimojn sur multaj niveloj: la socia kulturo (kino, literaturo, politiko), la juragado (Proceso de Nurembergo) kaj ĝenerala la politika vivo, kie faŝismo preskaŭ malaperis el la preskaŭ tuta Eŭropo (rezistis la reĝimo de Francisco Franco en Hispanio ĉefe danke al la akcepto de Usono) kaj ne nur ne partoprenis en balotadoj, sed en kelkaj landoj estis malpermesitaj kiel ĉe Germanio.

Ĉar apenaŭ estis faŝismo dum la dua duono de la 20a jarcento, ankaŭ apenaŭ ekzistis malferma agado de la kontraŭfasismo, escepte lokaj movadoj kontraŭ la frankismo en Hispanio, de judoj kontraŭ fuĝintaj nazioj, ktp., ĝis la fino de la jarcento, kiam ekformiĝis novaj faŝismaj grupoj en Francio, Belgio, Germanio (ĉefe en Orienta Germanio), Orienta Eŭropo, ktp. Tia nova faŝismo, kompreneble iom diferenca el la origina, akiris du ĉefajn agadmanierojn: nome unuaflanke la partopreno en la ĝenerala politika agado profitante la toleremon kion ili mem malakceptas (ekzemple en Francio fare de Le Pen aŭ en Flandrio), kaj duaflanke la perforta atakado al nedezirataj elementoj, ĉu fremduloj, ĉu maldekstruloj, diferenculoj (gejoj, judoj, ktp); tiu lasta finis foje en mortigoj fine de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a en landoj kiel Germanio, Rusio ktp.

La rezisto kontraŭ la politika faŝismo estis realigata foje de la burĝaj partoj kiuj foje forgesis siajn diferencojn por aliancigi kontraŭ la plifortiĝantaj faŝismaj partioj, kiel okazis en Flandrio aŭ Francio. Dume la rezisto kontraŭ la perfortaj faŝistoj (kutime junuloj) estis realigata ĉefe de grupoj de ankaŭ junaj kontraŭfaŝistoj (anarkiistoj, novaj komunistoj, ktp.).

Organizoj kaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd en NPIV la vorton "antifaŝismo" kiel la unuan ekzemplon pri la uzo de la prefifso anti- [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]