Sobibor (koncentrejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memoraĵo en Sobibor

Sobibor, laŭ la iama oficiala germana nomo SS-Sonderkommando Sobibor, estis nazia koncentrejo en la nuntempa sudorienta Pollando.

La koncentrejo situis ĉe Lublin borde de pinarbaro, 12 km sude de la vilaĝo Sobibor en la arbaro, ĉe la loko nomita Stara Kolonia Sobibór.

De majo 1942 ĝis la somero 1943, la germanaj aŭtoritatoj masakrigis tie ĉirkaŭ 250.000 judojn. La koncentrejo fondiĝis kadre de la operacio Reinhard, kiel aldonaĵo al la ekstermejo Belzec.

Ribelo de prizonuloj[redakti | redakti fonton]

La 14-an de oktobro 1943 okazis sukcesa ribelo de ĉ. 600 prizonuloj sub gvido de soveta soldato Aleksandr Peĉerskij. Pri tiu ĉi ribelo oni kreis filmon Escape from Sobibor.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MOLLA, Jean. Sobibor. Paris : Éditions Gallimard Jeunesse, 2003. 191 p. ISBN 2-07-054612-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 51°26'50″N 23°35'37″E