Ekstermejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La koncentrejo Auschwitz-Birkenau

Ekstermejo (germane: Vernichtungslager) - ankaŭ nomata mortkoncentrejo (Todeslager) aŭ pereigejo - estas tiu speco de koncentrejo, kie oni celas tuj mortigi la tie alveturigitajn homojn. Organizitaj de Germanio tiam nomata Tria Regno dum la Dua Mondmilito. Ili funkciis de decembro 1941 ĝis januaro 1945, kadre de la programo "fina solvo" pri la juda afero.

Ekstermado[redakti | redakti fonton]

Germana ekstermado en okupata Pollando rilate al ties civitanoj estis triobla: biologia, ekonomia kaj kultura, ekz. prirabo de la Nacia Muzeo en Varsovio. Hitler la 23-an de majo 1939 prezentante dum konferenco kritikan ekonomian situacion de Nazia Germanio kaj serĉante solvon konstatis: Sen invado en fremdajn landojn aŭ rabo de fremdula havaĵo tio ne eblas. Dekreto ordonanta rabadon de kulturaj heredaĵoj el la 6-a de decembro 1939 ŝajnigis ties "sciencan" naturon - esplorado de spirito de hindgermanaj popoloj.

Genocido realigata en ekstermejoj estis parto de la politiko de Hitlera Germanio, serve de biologia neniigo de la juda de la juda nacio, konata kiel holokaŭsto, kaj ankaŭ likvido de ciganoj. En kelkaj kazoj ekstermejoj estis koncentrejoj, kie oni profitis sklavan laboron de malliberuloj.

La plej granda ekstemejo estis Birkenau, filio de la koncentrejo Aŭŝvico. Aliaj ekstermejoj estis Treblinka, Sobibór, Bełżec, Kulmhof, kaj en malpli granda skalo Majdanek. Al pereigejoj estas enkalkulata koncentrejo en Mały Trościeniec, apud Minsko en Belorusio.

Genocidan programon germanoj realigis ankaŭ ene de judaj getoj kaj simplaj koncentrejoj.

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj (ekstermejoj) kaj la deportvojoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eksterminacja ludności w Polsce w czasie okupacji niemieckiej 1939-1945 (Eksterminado de loĝantaro en Pollando dum la germana okupado 1939-1945), Wydawnictwo Zachodnie, Poznań 1962, p. 315 - el la serio Germanaj krimoj en Pollando.
  • Tadeusz Kułakoski, Dokumenty dotyczące eksterminacji kultury polskiej (Dokumentoj pri ekstermino de la pola kulturo), p. 213-243, en: Najnowsze dzieje Polski. Materiały i studia z okresu II wojny światowej, PWN, Varsovio 1957, p. 366

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]