Holodomoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktimo de Holodomoro

Holodomoro (ukraine: Голодомор в Україні 1932—1933) estis terura amasa mortado en Ukrainio pro malsato en la jaroj 1932 kaj 1933.

Etimologie la termino "Holodomoro" devenas de la ukraina esprimo "moryty holodom", kiu signifas mortigi per malsato.

Pro ideologiaj motivoj sovetiaj aŭtoritatuloj planis kaj realigis unu el la plej grandskalaj genocidoj de civiluloj. En la limoj de la eks-soveta Ukrainio kaj ankaŭ en aliaj lokoj de kompakta loĝado de etnaj ukrainoj, konscie kaj celdirekte, laŭ ordono de moskva registaro la lokaj gvidorganoj forprenadis ĉiujn nutraĵ-produktojn, plejparte - grenon. Kiel rezulto de la artefarita malsatego estis ekstermitaj de 7 ĝis 10 milionoj da etnaj ukrainoj. La amasa mortado estis kaŭzita ne de naturaj katastrofoj, militagoj aŭ epidemioj, sed de planita genocido fare de komunistoj-stalinanoj. En la jaro 1932 la gren-rikolto estis mez-averaĝa, sed vilaĝanoj en Ukrainio - tiama grenejo de Eŭropo - kontraŭstaris la politikon de Stalin pri kolektivigado. La reprezalioj estis direktitaj kontraŭ ukrainoj kiel etno kaj kontraŭ kamparanoj kiel klaso. Soveta mortigado per malsatigo okazis ankaŭ en Meza kaj Malsupra Volgio, kie ties loĝantaro apogis armeon de Anton Denikin kaj en norda Kazaĥio, kie simile mortis unu miliono de kazaĥoj.

Dosiero:HolodomorKyiv.jpg
Monumento al viktimoj en Kijivo

La teruraĵojn priskribis Vasil Barka en sia romano "La flava princo" (unu ĉapitro estis esperantigita por Ukraina antologio de Viktor Pajuk).

Holodomoro estis agnoskita de 26 ŝtatoj kiel genocido kontraŭ ukraina popolo. En Ukrainio la kvaran sabaton de novembro oni memorigas viktimojn de Holodomoro. La 28-an de novembro 2006 ukrainia parlamento Verĥovna Rada jure agnoskis Holodomoron de 1932-33 jaroj kiel "genocido de l'ukraina popolo". Ankaŭ en la leĝo estas dirite, ke malagnosko de Holodomoro estas kontraŭleĝa. La 6-an de decembro pola parlamento - Sejmo - dekretis: "Sejmo de la Respubliko de Pollando, kunigante en doloro kun parencoj de holodomoraj viktimoj, malpravigas la totalisman reĝimon, respondecan pro la genocido". Monumento al la viktimoj de tiu ĉi kruela genocido troviĝas ankaŭ en Varsovio.

Nuntempa rigardo al tiel nomata Malsatego[redakti | redakti fonton]

Kiel genocidon en Ukrainio agnoskis ĝin registarojparlamentoj de 26 ŝtatoj en tio:

Aliaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj pri Holodomoro:

  • La kaŭzo de Holodomoro iĝis malgrandigo de semado en Ukrainio kaj kozakaj regionoj, kio ne okazis en centraj regionoj (vd. Ĉu komunistoj kulpas pri Holodomoro?).
  • Eble ne estas ĝuste trakti kiel "kontraŭukraina genocido" eventojn, pro kiuj mortis ne nur ukrainoj, sed miloj de alietnaj personoj (temas pri tragedio de sovetiaj kamparanoj ĝenerale). Krom tio, la difino de genocido estis aprobita nur en 1948 kaj eble ne funkcias por okazaĵoj de la antaŭa tempo.
  • Milionoj da homoj pereis dum la malsatego, sed:
    • La malsaton kaŭzis sole la bezono eksporti multe da greno (surfone de malaltiĝo de prezoj por ĝi) por pripagi aĉeton de teknologioj, bezonataj por industriigo de Sovetunio; do la celo estis greno, sed ne morto de kamparanoj;
    • La fakto, ke malsatego estis ekstreme forta en Ukrainio indikas nur troigojn de tiamaj lokaj regantoj;
    • Pro la forpreno de greno iĝis ebla industriigo, kiu kelkajn jarojn poste ebligis venkon super nazia Germanio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stéphane Courtois, Nicolas Werth, Jean-Louis Panné, Andrzej Paczkowski, Karel Bartošek, Jean-Louis Margolin Czarna księga komunizmu. Zbrodnie, terror, prześladowania (Nigra libro de komunismo. Krimoj, terorismo, reprezalioj), ISBN 83-7180-326-5 . Antaŭvorto por la pola eldono: Krystyna Kersten
  • Jan Jacek Bruski, Большой голод на Украине в свете документов польской дипломатии и разведки , „Европа. Журнал Польского Института Международных Дел” (Warszawa) 2006, T. 6, № 4 (21), с. 97-152. 11
  • Robert Conquest The Harvest of Sorrow : Soviet Collectivization an the Terror- Famine (1986), ISBN 0-19-504054-6
  • The Foreign Office and the Famine. British Documents on Ukraine and the Great Famine of 1932-1933, Kingston, Ontario – Vestal, New York 1988.
  • Andrea Graziosi, "Lettere da Kharkov. La carestia in Ucraina e nel Caucaso del Nord nei rapporti dei diplomatici italiani, 1932-33", Torino 1991
  • Голод 1932–1933 років в Україні: причини та наслідки, від. ред. В.М. Литвин, Київ 2003.
  • Investigation of the Ukrainian Famine. Report to Congress Commission on the Ukraine Famine. Adopted by the Commission April 19, 1988, Submitted to Congress April 22, 1988, Washington 1988.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]