Kazimierz Smoleń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Smoleń
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1920 (1920-04-19)
en Chorzów Stary
Morto 27-an de januaro 2012 (2012-01-27) (91-jaraĝa)
en Oświęcim
Mortokialo malsano
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Okupo
Okupo aŭtorojuristo
vdr

Kazimierz Smoleń (naskiĝis la 19-an de aprilo 1920 en Chorzów Stary, mortis la 27-an de januaro 2012 en Oświęcim) – pola juristo, diplomito de Katolika Universitato en Lublin, malliberulo de koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), ĉefa kreinto kaj direktoro de Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim, en la jaroj 1955-1990. Unu el la plej aprezataj, postmilitaj konantoj de la temaro pri koncentrejoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kazimierz Smoleń estis arestita aprile kaj deportita al koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) la 6-an de julio 1940 kiel politika malliberulo; de majo 1941 laboris kiel skribisto en politika fakultato (akcepto-fako). Post preskaŭ 5 jaroj de mallibero kiel la pola politika malliberulo estis deportita al alia koncentrejo Mauthausen la 18-an de januaro 1945. Fine li estis liberigita la 6-an de majo 1945 en Ebensee (distrikto Gmunden), estanta subkoncentrejo de Mauthausen.

En la jaroj 1988-1990 membro de la Konsilio de Memor-Protekto pri Bataloj kaj Martireco.

Kazimierz Smoleń estis entombigita en tombejo Chorzów Stary (kvartalo de la urbo Chorzów) la 4-an de februaro 2012.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kazimierz Smoleń. Auschwitz, 1940-1945. Route Sixty Six Publishing, 1995.
  • K. Smoleń, Auschwitz-Birkenau, State Museum in Oswiecim, Guide Book (traduko de Stephen Lee), Panstwowe Muzeum, 2007.
  • K. Smoleń. Selected Problems from the History of KL Auschwitz, Panstwowe Muzeum, 1979.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Przemysław Bibik, Kazimierz Smoleń (1920-2012). Więzień niemieckich nazistowskich obozów koncentracyjnych, organizator i dyrektor Państwowego Muzeum Auschwitz-Birkenau (Kazimierz Smoleń (1920-2012). Malliberulo de naziaj koncentrejoj, organizanto kaj direktoro de Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau), p. 100-123, en: Zeszyty Chorzowskie (Kajeroj de Chorzów), redaktorino Irena Białas, 13-a volumo. Chorzów 2012, ISSN 1429-5911

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]