Józef Hordyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Hordyński
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1917 (1917-03-14)
en Zakopane
Morto 4-an de februaro 2009 (2009-02-04) (91-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater The University School of Physical Education in Krakow
Okupo
Okupo skisaltisto
vdr

Józef Hordyński (naskiĝis la 14-an de marto 1917 en Zakopane, mortis la 4-an de februaro 2009 en Krakovo) – pola skisltisto kaj trejnisto, unu el la unuaj malliberuloj de germana koncentrejo Auschwitz, kunfondinto kaj honora prezidanto de Kristana Asocio de Oświęcim-Familioj.

Milita periodo[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la dua mondmilito batalis dum la germana invado en Pollando. Post fuĝo de la germana mallibero aktivis kiel kuriero en Tatroj. Interalie helpis al Stanisław Marusarz. La 14-an de majo 1940 estis arestita, malliberigita en gestapejo de Zakopane, kaj poste en Tarnów. De tie la 14-an de junio, en la unua transporto de polaj politikaj malliberuloj trafis al Auschwitz. Li ricevis la numeron 347 kaj laboris kiel flegisto. Kadre de farmakologiaj eksperimentoj estis infektita per tifo. Novembre 1944 transportita al Oranienburg, kaj poste al Sachsenhausen. Engaĝita en aviada fabriko. Evakuita aprile 1945. Fine de la milito ektroviĝis apud Schwerin. Inter 728 malliberuloj de la unua transporto al KL Auschwitz la militon ĝisvivis nur 239.