Amatora radio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Amatora radio estas hobio per kiu homoj el la tuta mondo povas interkomuniki per radiaj elsendoj.

Radioamatoroj komunikas sur diversaj frekvencoj, por longaj distancoj speciale je mallongaj ondoj (1 MHz ĝis 30 MHz).

Enhavo

[redaktu] Radioamatora licenco

Antaŭ ol oni rajtas uzi amatoran radion, oni devas montri bazan scion pri radio - la leĝojn pri uzado, la teorion, kaj eble ankaŭ la morskodon (depende de sia lando kaj la nivelo de la permesilo). Kun la permesilo, ofte ankaŭ nomita licenco, la radioamatoro ricevas voksignon eldonitan de ŝtata oficejo. La unuaj literoj de la voksigno indikas la landon. Ekzemploj: PY2CA: PY apartenas al Brazilio. F9ED: F apartenas al Francio. AA-AL, K, N, kaj W apartenas al Usono. Ekzemploj: AA7J, K1ATV, N7AOU, kaj W7WKM.

Akirinte la permesilon, la hobiisto havas multajn eblecojn komuniki kun siaj samhobianoj. Eble oni aĉetos radian ekipaĵon de vendejo, aŭ eble oni konstruos ĝin per si mem. Eĉ se oni aĉetas la sendilon kaj ricevilon, multaj hobiistoj interesiĝas pri konstruado de antenoj. En la pasinteco ekzistis forta kulturo de memkonstruado. Nuntempe, pro la granda progreso de radia teknologio kaj malaltiĝo de la prezoj de industrie fabrikitaj varoj, tiu kulturo malkreskas, sed memkonstruado restas tre interesa ero de la hobio.

[redaktu] Diversaj fakoj

La fakoj de amatora radio estas multaj:

  • La unua metodo por komuniki estis la morsa kodo. La sendilo estas aktivigita per morso-klavo en la ritmo de la punktoj kaj strekoj de la kodo. Kiam kondiĉoj estas tiel malbonaj ke oni ne povas komuniki voĉe, la morskodo ofte ankoraŭ efikas. Ekzistas komputiloj kiuj povas sendi kaj kompreni morskodon, sed ili nur funkcias bone ĉe bonaj kondiĉoj. Sed multaj morskodistoj ĝuas la simplecon kaj la ritmon de mana morsado.
  • Oni povas paroli voĉe. Ekzistas diversaj metodoj enkodigi la voĉon de la radiaj ondoj: amplituda modulado (AM), frekvenca modulado (FM), unuopa flanka modulado ("SSB", angle single side band, pli efika speco de AM).
  • Oni povas paroli per diversaj radiaj frekvencoj. Ĝenerale, la malaltaj frekvencoj (ĝis ~30 megahercoj) permesas longdistancan komunikadon (t.n. "DX"-komunikado), pro tio ke la radiaj ondoj povas esti reflektataj de la atmosfero. Sur la diversaj frekvenc-bendoj la t.n. kondiĉoj ege varias laŭ la tempo. La kondiĉoj ankaŭ varias en la ritmo de la sunmakuloj. Estas parto de la sporto eltrovi la ĝustan tempon kaj frekvencon por sukcesa kontakto.

La pli altaj frekvencoj ĝenerale permesas komunikadon nur kun iuj kiuj estas videblaj (t.e. ne kaŝita de la horizonto).

  • Oni povas sendi bildojn per malrapida fotoregistra televido (angle SSTV - Slow Scan TeleVision). Oni bezonas ĉirkaŭ 8 sekundojn por sendi unu bildon. Simila principo estas la faks-sendmetodo (angle FAX), kiu estas bone konata en la modernaj oficejoj. Oni povas faksi al aliaj amatoraj stacioj, aŭ ricevi informon de aliaj fontoj (ekz. veteraj mapoj).
  • Ankaŭ oni povas sendi bildojn per rapida televido (angle FSTV - Fast Scan TeleVision) ricevebla per normalaj televidiloj.
  • Oni povas sendi tekston per diversaj metodoj. Radioteletajpo, angle RTTY, estas simpla malrapida metodo sendi tekstojn. AMTOR estas plibonigita metodo, kiu permesas erarkorektadon. Se oni konektas komputilon al la radio, oni povas sendi tekston per paket-radio. La teksto tranĉatas je malgrandaj pecoj, nomataj paketoj. La komputilo aŭskultas, kaj kiam neniu sendas paketon, ĝi sendas sian paketon. Perditaj paketoj (ekz. kiam du komputiloj sendas paketon samtempe aŭ kiam intermikso rompigis la paketon) resendatos.

[redaktu] Konfirmkartoj (QSL-kartoj)

Estas multaj kialoj por lerni kiel uzi la amatoran radion. Iuj ŝatas lerni pri homoj en aliaj lokoj. Ofte ili interŝangas konfirmkartojn, mallonge QSL-kartojn, (iom kiel poŝtkartoj), por konfirmi la kontakton. Se oni havas unu karton el ĉiuj de 100 landoj, oni gajnas la bazan "DXCC" (longa distanca centa klubo) premio. Iuj el la pli-ol-350 landoj estas tre maloftaj, kaj multaj radiistoj ĝuas la defion ricevi konfirmkartojn de ili.

[redaktu] Konkursoj

Radiistoj ankaŭ interesiĝas pri konkursoj, en kiuj oni celas kontaki plej multajn homojn kiel eble dum limigita tempo.

Sed iuj simple ŝatas babili kun iu ajn, kiu hazarde respondas al la alvoko.

Amatoraj radiistoj ankaŭ faras gravan rolon dum krizoj, ekz. dum uraganoj, tertremoj, ktp., provizante gravan komunikadon kiam elektro kaj normalaj metodoj de komunikado ne funkcias.

[redaktu] Organizoj

Ĉiu lando kiu permesas amatoran radion havas ankaŭ landan asocion por amatora radio. Ekzemple, en Usono ekzistas la Amatora-Radia Relajsa Ligo (ARRL, angle Amateur Radio Relay League). La mondskala organizo estas la IARU (angle International amateur radio union). La Esperantista organizo estas la ILERA, Internacia Ligo de Esperanto-Radio-Amatoroj.

[redaktu] Amatora-Radio kaj Esperanto

Ĉiam esperantistoj amatoraj-radiistoj uzis siajn radiojn por paroli Esperanton. La unua Kongreso de la Internacia Amatora Radio Asocio IARU en (Parizo, 1925) samtempa kun la Tutmonda kongreso de Radio-kluboj rekomendis Esperanton por la etero kaj adoptis ĝin apud la uzataj naciaj lingvoj.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.crk.cz
•  http://www.arrl.org
•  http://www.rac.ca
•  http://www.qrz.com
•  http://groups.yahoo.com/group/esperanto_amatoroj/