Uragano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La uragano Katrina en aŭgusto 2005

Uragano estas granda, fortega, tropika tromba ciklono, kun ventoj kirle vojaĝante po pli ol 119 km/h. Uraganoj naskiĝas en la varmaj akvoj de la oceanoj kaj maroj, kaj povas fari grandan detruon kiam ili trafas landon, forblovante konstruaĵojn, arbojn, kaj kunportante torentajn pluvegojn kiuj siavice ofte kreas inundojn.

La vorto "uragano" devenas de "Hurikan", la Kariba dio de malbono. Tiu ĉi nomo mem devenis de "Hurakan" unu el la Majaaj kreinto-dioj, kiu blovis lian spiron trans la Ĥaosa Akvo kaj malkovris la teron.

Je la tuta mondo estas ĉiujare 80-90 tropikaj ŝtormoj; ĉirkaŭ 2/3 de tiuj ŝtormoj evoluas ĝis uragano. Je la Nord-Atlantika Oceano la nombro de tropikaj ŝtormoj varias inter 4 (1983) ĝis 21 (1933); averaĝe temas pri 10.

Skalo de Saffir kaj Simpson[redakti | redakti fonton]

La meteologio uzas la skalon de Saffir kaj Simpson por klasifiki uraganojn. Ĉiuj tropikaj ŝtormoj estas danĝeraj, sed kelkaj tamen estas pli danĝeraj ol aliaj. Por prepariĝi je eventuala damaĝo, oni kreis klasifikon por distingi inter fortegaj kaj detruigaj uraganoj. La skalon redaktis en 1969 konsilanto Herbert Saffir, specialisto pri ŝtorma damaĝo je konstruaĵoj, kaj Bob Simpson, direktoro de la National Hurricane Centre.

La skalo estas uzita por povi taksi la damaĝon kiam uragano atingas la marbordon. Uragano de klasoj 2, 3, 4 kaj 5 estas respektive 10, 50 100 kaj 250 pli damaĝiga ol la malforta klaso 1. Cetere la damaĝo je certa loko ankaŭ dependas de diversaj faktoroj, kiel la distanco inter la regiono kun la plej alta ventorapideco, la konstru-priskriboj surlokaj, ĉu estas vegetaraĵoj aŭ ne kaj ĉu ekestas inundoj.

Ne estas rilato inter la amplekso de tropika ciklono kaj ĝia damaĝiga potencialo; ekzemple la tre forta uragano Andrew de 1992, klaso 4 je la skalo de Saffir-Simpson, estis relative malgranda.

Klasoj[redakti | redakti fonton]

  • Klaso 1: malforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 118 kaj 152 kilometrojn hore. Atendita damaĝo: malmulte da.
  • Klaso 2: mezforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 153 kaj 176 kilometojn hore. Damaĝo je tegmentoj kaj fenestroj, grava damaĝo je arboj kaj aliaj vegetaĵoj.
  • Klaso 3: forta ŝtormo kun ventorapidoj inter 177 kaj 208 kilometojn hore. Gravaj damaĝoj kun vastaj detruoj je konstruaĵoj.
  • Klaso 4: tre forta ŝtormo kun ventrapidoj inter 209 kaj 248 kilometojn hore. Tegmentoj estas forblovitaj, estas multe da inundoj kaj damaĝo je konstruaĵoj. Ekzemploj: Luis, Felix kaj Opal en 1995, Andrew en 1992.
  • Klaso 5: detruiga ŝtormo kun ventorapidoj pli granda ol 248 kilometrojn hore. Preskaŭ ĉio estas forblovita, estas grava damaĝoj je konstruaĵoj kaj la infrastrukturo ĝenerale. Okazas inundegoj. Ekzemploj: Mitch kaj Gilbert en 1998, Ivan en 2004, Katrina en 2005.

Je la Boforta skalo uragano havas indicon de 12.

Sezono de uraganoj[redakti | redakti fonton]

Plej multaj tropikaj ciklonoj, tie nomitaj uraganoj, okazas en la monatoj aŭgusto, septembro kaj oktobro. La sezono estas limigita dank'al unu el la kondiĉoj de la ekesto de tropikaj ciklonoj: la temperaturo de la mara akvo devas esti minimume 26 gradojn Celsius.

Ankaŭ por partoj de la Pacifika Oceano kaj la nordo de la Hinda Oceano validas uragana sezono, sed ekzistas areoj kie ciklonoj dum la tuta jaro okazas. Je la fino de la somero ofte la idealaj kondiĉoj por uraganoj ekestas en la Kariba Maro, okcidente de Meksiko, kaj en la proksimeco de la Filipinoj.

Damaĝoj pro uraganoj[redakti | redakti fonton]

Plej multe da damaĝo okazas en la momento kiam tropika ŝtormo atingas la marbordon. Plej ofte cunamoj, ĝis 6 metrojn altaj, kaŭzas plej multajn viktimojn.

Je la 7a de oktobro 1737 en la Golfo de Bengalo ciklono viktimigis kvaronan milionon da homoj. Precipe en la regiono de Bangladeŝo la danĝero estis tre granda. En 1970 okazis katastrofo kiu laŭ iuj fontoj mortigis 300 000 homojn.

En Usono la damaĝoj ĝis nun superis la atendon. Tion kaŭzas parte ĝustaj veterprognozoj danke al vetersatelitoj, efika komunikado kaj ĝustatempaj evakuoj, tamen rolas ankaŭ bonŝanco: relative malmulte da uraganoj pasis en regionoj kie loĝas multaj homoj. Katastrofo en Usono absolute ne estas ekskluzivebla.

Je la 29-a de aŭgusto 2005 la uragano Katrina kaŭzis multege da damaĝo en la usonaj ŝtatoj Luiziano, Alabama kaj Mississippi. Precipe la urboj Biloxi, Nov-Orleano kaj Mobile suferis. Al pli ol unu miliono da homoj mankis elektro kaj la unuaj mesaĝoj mencias pli ol 80 mortintojn, sed la lastaj kalkuloj ĉirkaŭas 1,836. En 1998 la uragano Mitch kaŭzis en Centrameriko ĉirkaŭ 11,000 mortojn kaj katastrofan detruon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]