Uragano Maria (2005)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Maria

Maria la 6-an de septembro 2005

Maria la 6-an de septembro 2005
Aperis la 1-an de septembro 2005
Malaperis la 14-an de septembro 2005
Plej rapidaj ventoj 185 km/h (115 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 962 mbar (hPa); 28,41 inHg
Homaj mortoj 4
Damaĝoj ekvivalento de 3,1 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr

Uragano Maria estis la dek tria nomita ŝtormo kaj sesa uragano de la uragana sezono en 2005. Ĝi formiĝis en centra Atlantiko la 1an de septembro kaj turnis nordokcidenten, plifortigiĝante dum movo al pli varmaj akvoj. Tiu ŝtormo atingis sian pinton de forto la 5an de septembro oriente de Bermudo kaj laŭgrade malfortiĝis antaŭ iĝi ekstertropika la 10an de septembro. Ĝi ne tuŝis teron kiel tropika sistemo, sed ĝi portis tropikajn ŝtorm-fortajn ventojn al Islando kiel ekstertropika ciklono kaj produktis tre fortajn pluvojn kaj tri mortojn en Norvegio.