Uragano Stan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Stan

Stan la 4-an de oktobro 2005

Stan la 4-an de oktobro 2005
Aperis la 1-an de oktobro 2005
Malaperis la 5-an de oktobro 2005
Plej rapidaj ventoj 130 km/h (80 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 977 mbar (hPa); 28,85 inHg
Homaj mortoj 1668
Damaĝoj ekvivalento de 3,9 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Meksiko
vdr

Uragano Stan estis la 18-a nomita ŝtormo kaj dekunua uragano de la uragana sezono en 2005. Stan formiĝis el tropika ondo la 1an de Oktobro post moviĝi en okcidenton de la Kariba Maro. La depresio malrapide intensiĝis, kajn atingis intensecon de tropika ŝtormo la venontan tagon, antaŭ veni sur teron en Jukatano. Trapasinta ĝin, la tropika ŝtormo malfortiĝuis, sed kapablis reintensiĝi post eniri en la the Golfo de Kampeĉe. Sub favoraj kondiĉoj por tropika disvolviĝo, Stan atingis uraganan forton la 4an de Oktobro, kaj poste atingis pintan intensecon kun ventoj de 130 km/h.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]