Nubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri meteologiaĵo. Por informoj pri socia retejo, vidu la artikolon Nubo.re.

Blankaj nuboj (kumulusoj) en blua ĉielo indikas stabilan veteron
Nubo estetiko

Nuboj estas meteologie grandaj kolektaĵoj de akvovaporo, akvoguto, glaciguto en la troposfero.

En ĉiutaga parolo, oni nomas "nubo" simile aspektantajn aerajn kolektaĵon el sablo, polvo, insektoj, birdoj ktp.

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

Nuboj ekestas kiam akvo sur tero estas vaporigita laŭ la varmo de la Suno. La varma aero kun la vaporo altiĝas, ĝis ĝi malvarmiĝas alte. Ĉi tio malvaporigas la akvon pro la fizika fenomeno de kondensado. La kondensado de akva vaporo, en likva akvo aŭ glacio, okazas komence ĉirkaŭ mikropartikloj nomataj kondensadaj aŭ glaciigaj kernoj. La aro da akvaj gutetoj aŭ glaciaj kristaloj tiam en la aero estas nubo.

Nubosemado (nomita ofte artefarita pluvo) estas formo de modifo de vetero, nome sistemo por ŝanĝi la kvanton aŭ tipon de precipitaĵo kiu falas el nuboj, pere de disigado de substancoj en la aeron kio utilas kiel nuba kondensado aŭ kiel kerno de glacio, kio siavice ŝanĝas la mikrofizikajn procezojn ene de la nubo. La kutima klopodo estas por pliigo de la kvanto de precipitaĵo (ĉu de pluvo aŭ de neĝo), sed ankaŭ oni intencas eviti hajlon kaj nebulon ekzemple ĉe flughavenoj.

Nubotipoj[redakti | redakti fonton]

  • Altokumuluso (latine altocumulus, mallongigo: Ac) estas genro de nuboj konsistanta el tufoj pli grandaj ol tiuj en ciruskumuluso sed malpli grandaj ol tiuj en stratokumuluso, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
  • Altostratuso (latine altostrātus, mallongigo: As) estas genro de nuboj tavolformaj, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
  • Cirokumuluso (de latina cirrus „har-buklo, aro de ĉevala haro“ kaj cumulus „aro“; mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne faras proprajn ombrojn. Cirokumulusoj konsistas el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli malpli regule distribuitaj.
  • Ciruso (latine cirrus, mallonge Ci) estas genro de nuboj konsistantaj el maldikaj fibroj, troviĝantaj inter 5 km kaj 14 km super marnivelo.
  • Cirusstratuso aŭ cirostratuso (latine cirrostrātus, mallonge Cs) estas genro de travideblaj maldikaj nuboj troveblaj en grandaj altitudoj.
Mezalta kumuluso.
  • Kumuluso (latine cumulus, mallongigo: Cu) estas nomo de nuboformo. La klasika, neintermiksebla "bildlibra nubo" kun sia preskaŭebena subflanko kaj brile blankaj florbrasikaj kapoj je la supera flanko konsistas el akvogutoj kaj troviĝas en la malsupraj nubetaĝoj.
  • La kumulonimbuso estas granda, alta nubo, kies alto estas tipe pluraj kilometroj. La bazo troviĝas inter 200 kaj 400 metroj super tero, dum la supraĵo troviĝas ĉirkaŭ 10–20 kilometroj super tero. La nuboj de tiu genro estas la plej grandaj el la 10 nubgenroj.
  • Nimbostratuso (latine nimbostrātus, mallonge Ns) estas pli malpli senkontura, blugriza nubokovrilo, kiu plejofte komencas ekde mezaj altoj kaj ofte kaŭzas longdaŭrajn precipitadojn.
  • Stratokumuluso (latine strātocumulus, mallonge Sc) estas genro de nuboj, konsistantaj el grandaj, mallumaj, rondaj amasoj, ofte en grupoj, linioj, aŭ ondoj, kies eroj estas pli grandaj ol tiuj en altokumuluso. Stratokumuluso ordinare troviĝas malpli ol 2 km super marnivelo.
  • Stratuso aspektas sentrajte griza aŭ blanka. Ĝi konsistas el akvaj gutetoj, tromalvarmigitaj gutetoj, aŭ glaciaj kristaletoj, depende de la atmosfera temperaturo. Stratuso troviĝas inter 0 kaj 2 kilometroj super tero.

En aliaj planedoj[redakti | redakti fonton]

En planedoj aliaj ol la Tero la nuboj povas esti komponitaj de aliaj substancoj.

La nuboj de Venuso estas formataj de gutoj de sulfata acido.[1] Marso posedas nubojn el akvo kaj karbona dioksido ĉefe ĉe ties polusoj.[2][3] En Marso oni detektis ankaŭ nebulon el akvo-glacio.[4]

Titano estas kovrita per densa nebulo de hidrokarbonidoj, kiuj kaŝas nubojn el metano.[5][6] La gigantaj planedoj, nome Jupitero kaj Saturno havas superajn nubojn el amoniako kaj posedas intermezajn nubojn el hidrosulfido de amonio kaj profundajn nubojn el akvo.[7][8] Urano kaj Neptuno posedas tre probable profundajn nubojn similajn al tiuj de Jupitero kaj, certe, superajn nubojn el metano.[9][10][11][12][13][14]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ĉielo kun nuboj.
Nuboj super la urbo Hermosillo, Meksiko.

Ekzistas proverboj pri nubo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[15]:

  • Citaĵo
     Granda nubo, eta pluvo. 
  • Citaĵo
     Tie iras fumo per densaj nuboj. 
  • En hispana lingvo (eble en aliaj lingvoj) estas esprimo "esti en la nuboj" kiel io simila al "ne havi piedojn surtere", tio estas ne vere konstati la realon kaj anstataŭe resti en revemaj statoj.

Nuboj en kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Metafore oni povas uzi la vorton "nubo" por amaso da aferoj kiuj ne rilatas al kolektaĵoj de akvovaporo, sed male al enaeraj kolektaĵoj el sablo, polvo, insektoj (ekzemple akridoj, damaĝaj por agrikulturaj rikoltoj tiom damaĝe kiom nigra nubo okazigonta ŝtormon), migrobirdoj ktp. Similkadre tiu esprimo estas pli metafore uzata por pli abstraktaj aferoj, kiel ekzemple por "nubo da suspektoj", "nubo da onidiroj" ktp. Plej ofte tiu uzado enhavas negativajn konotaciojn, same kiel nubo kaŝas la sunlumon.
  • Nuboj ludis gravan rolon en variaj kulturaj kaj religiaj tradicioj. La antikvaj Akadanoj kredis, ke la nuboj estas la mamoj de la ĉiela diino Antu[16] kaj ke pluvo estas lakto el ŝiaj mamoj.[16] En la Biblio Eliro (13:21–22), Javeo estis priskribita kiel gvidanto de la Izraelidoj tra la dezerto en formo de "nubo-piliero" dumtage kaj de "fajr-piliero" dumnokte.[17]
  • En la antikvgreka komedio La nuboj, verkita de Aristofano kaj unuafoje ludita en la urbo Dionizia en la jaro 423 a.K., la filozofo Sokrato deklaras, ke la Nuboj estas la nuraj veraj diaĵoj[18] kaj diras al la ĉefrolulo nome Strepsiades ne adori ajnajn diaĵojn essepte la Nubojn, sed anstataŭe omaĝi nur ilin.[18] En la teatraĵo, la Nuboj ŝanĝas siajn formojn por malkaŝi la veran naturon de iu ajn kiu rigardas ilin,[18][19][20] kaj tiele iĝas centaŭroj je la vido de longharara politikisto, lupoj je la vido de fraŭdulo Simon, cervo je la vido de malkuraĝulo Kleonimo de Ateno, kaj mortontaj virinoj je la vido de la virineca mesaĝisto Klejstenes.[18][19][20] Ili estas konsiderataj fontoj de inspirado por komediaj poetoj kaj filozofoj;[18] ili estas majstroj de retoriko, rigardante elokvent(ec)on kaj sofistecon kvazaŭ siaj "amikoj".[18]
  • En Ĉinio, nuboj estas simboloj de bona sorto kaj feliĉo.[21] Superkoincidaj nuboj estas konsiderataj alportantoj de senfina feliĉo[21] kaj oni diras, ke nuboj de diferencaj koloroj indikas "multobligitajn benitaĵojn".[21]
  • La mesaĝista nubo estas verko de la hindia verkisto Kalidaso de la fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcentoj, kiu konsistas el veturado tra Hindio kaj eĉ trans kelkaj el ties limoj kiel ia pilgrimado tra la tuta lando.
  • En diversaj tekstoj kaj filmoscenoj aperas okazoj kiuj same okazas en la realo pri roluloj kiuj rigardas nubojn kaj trovas en ili bildojn similajn al tiuj de realaĵoj, kiel bestoj, figuroj ktp.
  • En la poemo "La nubego" de Puŝkin la centra el tri strofoj priskribas iel la vivon de nubo tiel:
Citaĵo
 Vi antaŭnelonge ĉielon katenis,

Kaj fulmo minace vin ĉirkaŭ-ekprenis,

Kaj tondro ruliĝis de vi kun mister',

Kaj donis vi pluvon, trinkaĵon al ter'.[22] 
  • En la rakonto "Las nubes" (La nuboj) de la novelaro Castilla, la hispana verkisto José Martínez Ruiz prezentas mediteman rolulon kiu vekas sian inspiron rigardante nubojn. Kongrue kun la tiutempa temaro, plej parto de la meditado temas pri la tempopaso.
Citaĵo
 La nuboj donas al ni sensacion de nestabileco kaj eterneco. La nuboj estas —kiel maro— ĉiam variaj kaj ĉiam la samaj. Ni sentas rigardante ilin kiel nia estaĵo kaj ĉio kuras al nenio, dum ili —tiom fuĝemaj— restas eternaj. Tiuj nuboj kiujn ni rigardas nune estis rigarditaj antaŭ ducent, kvincent, mil, tri mil jaroj, de aliaj homoj kiuj havis la samajn pasiojn kaj la samajn angorojn kiujn ni mem havas nun. 
— Las nubes nos dan una sensación de inestabilidad y de eternidad. Las nubes son —como el mar— siempre varias y siempre las mismas. Sentimos mirándolas cómo nuestro ser y todas las cosas corren hacia la nada, en tanto que ellas —tan fugitivas— permanecen eternas. A estas nubes que ahora miramos las miraron hace doscientos, quinientos, mil, tres mil años, otros hombres con las mismas pasiones y las mismas ansias que nosotros.[23]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bougher, Stephen Wesley; Phillips, Roger (1997). Venus II: Geology, Geophysics, Atmosphere, and Solar Wind Environment. University of Arizona Press. pp. 127–129. ISBN 978-0-8165-1830-2. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  2. SPACE.com staff (28a de aŭgusto 2006). "Mars Clouds Higher Than Any on Earth". SPACE.com. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  3. "Clouds Move Across Mars Horizon". Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Phoenix Photographs. National Aeronautics and Space Administration. 19a de septembro 2008. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  4. "NASA SP-441: Viking Orbiter Views of Mars". National Aeronautics and Space Administration. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  5. Athéna Coustenis; F.W. Taylor (2008). Titan: Exploring an Earthlike World. World Scientific. pp. 154–155. ISBN 978-981-270-501-3. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  6. "Surprise Hidden in Titan's Smog: Cirrus-Like Clouds". Arkivigite je 2020-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Mission News. National Aeronautics and Space Administration. 3a de februaro 2011. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  7. Phillips, Tony (20a de majo 2010). "Big Mystery: Jupiter Loses a Stripe". Arkivigite je 2011-04-20 per la retarkivo Wayback Machine Nasa Headline News – 2010. National Aeronautics and Space Administration. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  8. Dougherty, Michele; Esposito, Larry (Novembro 2009). Saturn from Cassini-Huygens (1a eld.). Springer. p. 118. ISBN 978-1-4020-9216-9. OCLC 527635272. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  9. Taylor Redd, Nola (2012). "Neptune's Atmosphere: Composition, Climate, & Weather". Space.com. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  10. Boyle, Rebecca (18a de oktobro 2012). "Check Out The Most Richly Detailed Image Ever Taken of Uranus". Popular Science. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  11. Irwin, Patrick (Julio 2003). Giant Planets of Our Solar System: Atmospheres, Composition, and Structure (1a eld.). Springer. p. 115. ISBN 978-3-540-00681-7. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  12. "Uranus". Scholastic. Arkivita el la originalo la 2an de septembro 2011. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  13. Lunine, Jonathan I. (September 1993). "The Atmospheres of Uranus and Neptune". Annual Review of Astronomy and Astrophysics. 31: 217–263. Bibcode:1993ARA&A..31..217L. doi:10.1146/annurev.aa.31.090193.001245.
  14. Elkins-Tanton, Linda T. (2006). Uranus, Neptune, Pluto, and the Outer Solar System. New York: Chelsea House. pp. 79–83. ISBN 978-0-8160-5197-7.
  15. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-27.
  16. 16,0 16,1 Nemet-Nejat, Karen Rhea. (1998) Daily Life in Ancient Mesopotamia, Daily Life. Greenwood, p. [htt://archive.org/details/dailylifeinancie00neme/e/182 182]. ISBN 978-0313294976.
  17. Gertz, Jan Christian. (2014) “The Miracle at the Sea: Remarks on the Recent Discussion about Origin and Composition of the Exodus Narrative”, The Book of Exodus: Composition, Reception, and Interpretation. Leiden, The Netherlands: Brill, p. 111. ISBN 978-90-04-28266-7.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 Strauss, Leo. (1966) Socrates and Aristophanes. Chicago, Illinois: The University of Chicago Press, p. 17–21, 29. ISBN 978-0-226-77719-1.
  19. 19,0 19,1 Roche, Paul. (2005) Aristophanes: The Complete Plays: A New Translation by Paul Roche. New York City, New York: New American Library, p. 149–150. ISBN 978-0-451-21409-6.
  20. 20,0 20,1 Robson, James. (2017) Popular Culture in the Ancient World. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-07489-7.
  21. 21,0 21,1 21,2 Ding, Ersu. (2010) Parallels, Interactions, and Illuminations: Traversing Chinese and Western Theories of the Sign. Toronto, Canada: University of Toronto Press, p. 118. ISBN 978-1-4426-4048-1.
  22. Aleksandr Puŝkin, "Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov", 2002 — 468 paĝoj, p 122.
  23. José Martínez Ruiz, "Las nubes", http://elhacedordesuenos.blogspot.com Alirita la 17an de decembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Houze, R. A. Cloud Dynamics, Academic Press, 1993. ISBN 0123567711
  • International Cloud Atlas/Atlas internacional de nubes; publikigita de la World Meteorological Organization, Ĝenevo, Svisio. Publikigaĵo n.º 407
  • Volumo I - Manual de observación de nubes y otros meteoros (1975,1993), ISBN 92-63-30407-6
  • Volumo II (platoj) 1987, ISBN 92-63-12407-8
  • Las nubes. Las maravillosas nubes. Instituto Nacional de Meteorología, Ministerio de Medio Ambiente, Madrid, 2007. ISBN 978-84-8320-390-3
  • Larousse enciclopedia Quod, 2006. Eldonejo: Larousse, México