Nubo.re

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nubo
interkona retejo
Retadreso nubo.re
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Esperanto
vdr

Nubo (aŭ Nubo.re) estis ŝatokupa kaj nekomerca retejo por esperantistoj kreita de Johannes Genberg el Svedio. Ĝi estis malfermita je la 26-a de decembro 2018. La retejo estas (preskaŭ) ekskluzive en Esperanto. Nubo estas kreita en PHP per programo nomita Open Source Social Network (OSSN, Socia reto de Malfermita fonto). En novembro 2019 Nubo havis pli ol 600 membrojn. En la fino de oktobro 2020 la retejo estis fermita kaj anstataŭigita per MiaVivo.net[1], fare de la kreinto de Nubo.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

En Nubo oni povis afiŝi simile al Facebook, kaj oni bezonis konton por vidi la enhavojn. Oni povis alŝuti kaj montri bildojn, montri videojn (uzante ekzemple YouTube), alŝuti dosierojn, krei grupojn, legi kaj skribi en forumo, blogi, krei eventojn kaj krei komercajn paĝojn.

Privateco[redakti | redakti fonton]

Nubo ne vendis aŭ uzis la informojn de siaj uzantoj.[2] Anstataŭe, Nubo pluekzistis nur per donacoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johannes Genberg (2020-10-27). Bonvenon al nova socia retejo por Esperantistoj (esperante). Arkivita el la originalo je 2021-01-19. Alirita 2021-01-18.
  2. Privatecaj principoj de Nubo (arkivigite)