Facebook

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La emblemo de Facebook

Facebook ([fejsbuk], en Esperanto oni uzas ankaŭ la tradukitan formon Vizaĝlibro aŭ la sone adaptitan Fejsbuko) estas interkona retejo komencita la 4-an de februaro 2004.

La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon. Uzantoj povas lasi mesaĝojn sur la paĝojn de aliaj uzantoj, kaj aldoniĝi al retoj de uzantoj kiuj ĉiuj devenas de iu sama loko, aŭ iras al sama lernejo, universitato aŭ labor-loko. Facebook fariĝis la plej populara interkona retejo en la angla-lingva mondo.

Ĉi tiu retejo ankaŭ altiris kritikojn pro siaj reguloj pri privateco, kaj pro la fakto ke estas ege malfacile por uzantoj forviŝi sian konton. Facebook estis malpermesita en kelkaj diktatoraj landoj, inkluzive de Sirio, Irano, Birmo kaj Butano.

La retejo estis tradukita Esperanten[1] de la uzantoj. Ĉiu uzanto rajtas traduki vortojn kaj frazojn kaj ankaŭ voĉdoni por elekti la plej taŭgan tradukaĵon, por plibonigi aŭ ĝisdatigi la tradukon.

Enhavo

[redakti] Historio

Mark Zuckerberg fondis « The Facebook », la 4-an de febuaro 2004.

[redakti] Averto

Oni bone atentu dum la eniraj paŝoj, kiujn butonojn oni jesigas. Speciale tiun, per kiu oni permesas uzon de la retpoŝta adreso. FB evidente uzas la tutan adresaron de uzanto por dissendi leterojn pri laŭdira amikeco. Amaso da reagoj ne dezirataj povas sekvi. Forŝalto de la afero estas tre malfacila.

Rekomendinde estas, indiki specialan retan adreson nur por FB. Filtrado per ĝi estas pli facila.

[redakti] Fremdaj retadresoj povas estis fuŝuzataj

Dum la ekuzo de Facebook-konto oni ne tuj kontrolas, ĉu la indikitan e-adreson vere posedas la nova uzanto. Tial la nova uzanto povas indiki fremdan retadreson, permesi uzon de ties tuta adresaro kaj povas vidi per la funkcio "trovi amikojn" ĉiujn adresojn, kun kiuj la posedanto havis iam kontakton. [2]

[redakti] Notoj kaj referencoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj