Baidu

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la kompanio

Baidu (ĉine: 百度, bǎidù) estas ĉina interreta serĉilo. La aparteco estas la eblo serĉi mp3-dosierojn. Laŭ statistiko de Alexa Internet, Baidu estas nuntempe unu el la dek plej ofte vizitataj TTT-ejoj.[1]

Ekde la 5-a de aŭgusto 2005 Baidu estas notita ĉe borso. La entrepreno Guglo havas 2,6 % de la akcioj de Baidu.

Fondita de Yanhong Li (李彦宏) en januaro 2000 en Pekino, Baidu rapide fariĝis la plej sukcesa ĉina serĉilo. Unu el ĝiaj frapfrazoj estas: Baidu pli bone scipovas la ĉinan ol Guglo.

Enhavo

[redakti] Cenzuro

Kunlaborado inter Baidu kaj ĉinaj oficoj daŭre akuzigis la serĉilon partopreni la ŝtatan cenzuron. Tiel Senlimaj Riportistoj riproĉas al la entrepreno la sisteman filtradon de enhavoj subversivaj. [2]

[redakti] Baike

Baidu Baike (ĉine: 百度百科, bǎi dù bǎi kē) estas nova projekto de la serĉilo por starigi enciklopedion, similan al vikipedio, sed kun nur registritaj membroj. Ŝanĝoj estas validotaj de kontrolisto.

[redakti] Referencoj

  1. Alexa: Top Sites
  2. Senlimaj Riportistoj: Google - Yahoo market battle threatens freedom of expression (angle), 26-an de julio 2004

http://www.telegraaf.nl/i-mail/article59061761.ece?cid=rss

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj