Butano
El Vikipedio
- Por la kemia kombinaĵo, vidu Butano (kemio).
| Druk Jul | |
| Butano | |
| Nacia himno: Druk tsendhen | |
| Nacia devizo: Unu lando, unu popolo | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Timbuo |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | dzonka |
| Plej ofta(j) religio(j) | Budhismo |
| Areo % de akvo |
47.000 km² 0% |
| Loĝantaro | 672.425 (2006) |
| Loĝdenso | 46/km² |
| Loĝantoj | Butanoj |
| Horzono | UTC+6 |
| Interreta domajno | .bt |
| Telefona kodo | 975 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Monarkio |
| Ŝtatestro | Reĝo Jigme Khesar Namgyel Wangchuck (ekde 2006) |
| Ĉefministro | Lyonpo Khandu Wangchuk |
| Nacia tago | 17-a de decembro |
| Sendependiĝo disde Barato | 8-a de aŭgusto |
| Ekonomio | |
| Valuto | Butana ngultrum (BTM) |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2007 $3,161 miliardo $ 4.862 |
Butano (aŭ Bhutano) estas la nura budhisma ŝtato en la mondo. Ĝi kuŝas sur malgranda areo (47.000 km²) oriente de la himalaja montoĉeno en Azio.
Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. Estas konsiderinde, ke la unuaj eksterlandaj ĵurnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la reĝo. La plejmulto de la loĝantaro ankoraŭ vivas en komplete tradicia maniero, kaj por la registaro estas tre grave protekti la antikvan kulturon. La lando ankaŭ estis menciita en ĵurnaloj tutmondaj en 2004 kiel la unua lando, kie fumi tabakon iĝis komplete malpermesate ie ajn.
Enhavo |
[redakti] Origino de la nomo
Butano povas deveni de la vorto (en sanskrito) Bhu-Uttan, kio signifas "Altaj Teroj". Alia teorio el la sanskrita verkado, Bhots-ant, kio signifas 'Tibet-fino' aŭ 'Tibet-sudo'. Kelkaj butananoj nomas sin landon "Brug Yul" transskribita Druk Yul kaj ili mem nomas sin 'Drukpa'. La Dzongkha (kaj tibetanoj) nomigas sian landon Druk Yul (Drakolando). Pro la sereneco kaj virgeco de la lando kaj ĝiaj turismaj vidindaĵoj, Butano estas kelkfoje konata kiel la lasta "Ŝangrilao".
Historie, Butano estis konata per multnombraj nomoj, ekz. Lho Mon (Malhela Suda Tero), Lho Tsendenjong (Suda Tero de Sandalo), Lhomen Khazhi (Suda Tero de la Kvar Alproksimaĵoj) kaj Lho Men Jong (Suda Tero de la Herb-Medicinoj), Druk Tsendhen). Ĝia nomo devenas de la temino Bhotana el Hindio, per kiu estis antikve konata ĉiujn regionojn loĝatajn de tibetaj etnoj.
[redakti] Historio
Arkeologiaj trovitaĵoj tiaj kiaj enŝtonaj skribaĵoj, armiloj, elefantrestaĵoj sugestas, ke la montaraj valoj de Butano estis loĝataj de antaŭ pluraj miloj da jaroj, tamen, ne ekzistas historiaj registroj de la tempoj, kiuj korespondas al la trovitaĵoj aŭ multaj de la dokumentoj perdiĝis post la incendio, kiu detruis la antaŭan ĉefurbon Punakha, en 1827. La historiistoj teoriigis, ke la nomoj, kiujn antikve ricevis la teritorion: Lhomon aŭ Monyul referencigas la monbaojn aborigena popolo, kiu kreis regnon inter 500 a.K kaj 600 a.K La nomoj Lhomon Tsendenjong kaj Lhomon Khashi aperas en la antikvaj tibetaj kaj butanaj kronikoj. La butananoj estas parencoj de la nordaj tibetanoj, kiuj kundividas fizikajn, lingvajn kaj kulturajn trezorojn, kiuj signalas, ke en iama nekonata epoko, okazis amasa elmigrado de tibetanoj, kiuj alvenis tra Himalajo por loĝi ĉe la nuntempa teritorio, kie troviĝas Butano, el kiu fontas la nuntempa popolo. En la 8-a j.c, la hinda guruo Padmasambhava alvenis al Butano alportante budhanismon kaj konstruante templojn kaj monaĥejojn, inkluzive de la fama monaĥejo Taktshang. Ĝis la unuaj jaroj de la 17-a jc., Butano ekzistis kiel malgrandaj militistaj feŭdoj ĝis ĝia unuiĝo far la lamao kaj tibeta milita estro Shabdrung Ngawang Namgyal, tiamaniere budhana teokratio ekregis ekde la 17-a jc. Eskapante de politikaj malamikoj en Tibeto, alvenis al Butano en 1616 kaj ekigis programon pri fortikado kaj milita konsolidado, gvidante la konstruadon de mirindaj dzongj aŭ fortikaĵoj tiaj kiaj Simtokha Dzong, kiu protektas la enirejon ĉe la Timbu-valo. Akravida estro uzis kulturajn simbolojn kaj la militan forton por establi butanan nacian identecon, inkluzive de la kreado de sanktaj budhanaj dancoj por esti dancataj dum la ĉiujaraj festivaloj "tsechu". Post lia forpaso, interna batalo kaj interfrata milito erigis la povon de la "shabdrung" por la sekvantaj 200 jaroj kiam en 1885, Ugyen Wangchuck povos konsolidi la povon kaj kultivis proksimajn rilatojn kun la britoj en Hindio. La Shabdrung ankaŭ establis la kunregadon de la lando far la spirituala regado de (la Je Khempo) kaj administrativa estro (la Desi Druk), politiko, kiu ekzistas modifita ĝis hodiaŭ.
Malgraŭ la konstantaj invadoj kaj atakoj de la nordaj tibetanoj, Butano ĉiam havis memstaran regadon ekde ĝia fondiĝo far Shabdrung. Dum la unuaj jaroj de 1700, la butananoj invadis la regnon de Cooch Behar sude, submetante ĝin al butana regado. En 1772, la Cooch Behari-j apelaciis al la Kompanio de Britaj Orientaj Indioj, kiuj kuniĝis kun la Biharoj por forpeli la butananojn kaj eĉ ataki la butananojn mem en 1774. Oni finis per pactraktato en kiu Butano devis retiriĝi ĝis siaj landlimoj antaŭ 1730. Tamen, la paco ne restis kaj la landlimaj konfliktoj kun la britoj daŭris dum la sekvaj cent jaroj, inkluzive de la Milito de Duars (1864-1865), okazinta pro la kontrolo de la bengalaj Duar-oj. La jaroj inter 1870 kaj 1880 estis markitaj de la interfrata milito inter la centraj potencoj de la valoj de Paro kaj Trongsa. En 1885 Ugyen Wangchuck, la “penlop” (reganto) de Trongsa, sukcesis kontroli la landon kaj meti finon al la interfrata milito, helpata de la britoj (la “penlop” de Paro estis aliancita al la tibetanoj). Sub brita influo establiĝis monarĥio en 1907, kiu kronis al Wangchuck kiel absoluta reganto de Butano. Tri jarojn poste, estis subskribita traktaton en kiu Butano konvertiĝis en brita protektorato. La sendependeco estis atingita en 1949, Hindio okupiĝas pri ĝiaj eksteraj rilatoj kaj pri provizora helpo.
Sub la gvidado de la tria reĝo de Butano, Jigme Dorji Wangchuck, Butano adoptis laŭgradan ekspozicion al la ekstera mondo. Butano atingis la agnoskadon de Unuiĝintaj Nacioj kiel suverena nacio en 1971. Jigme Singye Wangchuck, estis la kvara reĝo de la lando, entroniĝis en 1972 kiam li estis 17 -jaraĝa, je la forpaso de lia patro. Lia kronado en junio 1974 estis okazo por inviti selektitan nombron de diplomatoj kaj invititoj el la tuta mondo, markante la komencon de regula interagado (modesta) kun la vizitantoj el foraj landoj. La kvara reĝo montris grandan lertecon kondukante lian landon al moderneco de la 21-a jarcento konservante la butanan kulturon kun ĝiaj radikoj el la 17-a jc.
[redakti] Registaro kaj politiko
Nuntempe ĝi estas parlamenta monarĥio. La monarĥo Jigme Dorji Wangchuck estis elektita kiel reĝo post la sendependeco disde Hindio; estas konsiderata kiel patro de la Nacio, pro liaj disvolvigaj planoj. Lia posteulo Jigme Singye Wangchuck okupiĝis dum sia regado pri la kulturo kaj zorgado de la natura medio. En 2004 malpermesis fumadon en la tuta regno.
Jigme Singye Wangchuck estis kronita en julio 1972 kaj regis ĝis la 15-an de decembro 2006 dato de lia abdikado, liverante la tronon al sia filo Jigme Khesar Namgyel Wangchuck. La novaĵo estis konata per dekreto skribita de la monarĥo mem. La butana registaro estas konstitucia monarĥio ekde 1994.
Butano estas lando, kiu post ĝia sendependiĝo de Hindio daŭrigis traktaton, jam ekzistanta kun la britoj, kiu deklaris, ke Hindio okupiĝos pri la eksteraj rilatoj. Sed ĝi ne povus interveni en la internaj aferoj. Aliaj artikoloj de la traktato specifikis, ke ekzistas komerca libereco inter ambaŭ landoj. La nuntempa monarĥo estas la kvina de dinastio establita la 17-an de decembro 1907. Tradicie la lando ne havas konstitucion, kvankam nuntempe oni laboras por krei ĝin. La sendependeco okazis la 8-an de aŭgusto 1949.
La celebritaj balotadoj en marto 2008 venkis la "Partio por la Bonstato de Butano" (DPT) de Jigmi Thinley, kiu akiris 44 el la 47 ŝtupojn de la Malalta Ĉambro de la Parlamento. Thinley naskiĝis en 1950 kaj studis ĉe usona universitato.
Post jarcentoj da absoluta monarĥio kun teokratiaj trajtoj, Butano ĵus havis siajn unuajn demokratiajn balotadojn en marto 2008.
[redakti] Geografio
Tiu ĉi malgranda lando preskaŭ tute montara, etendiĝas en la suda montdeklivo de la montoĉeno de Himalajo ekde la plejaltaĵoj en la ĉina landlimo. La plej alta monto estas Kula Kangri (7.554 m). Abrupte malsupreniras ĝis la plataĵo de Duars, en la suda landlimo kun Hindio. La riveoj, neniu el ili navigeblaj, estas branĉojde la rivero Brahmaputra. La klimato en la suda zono estas subtropika kun multa pluvado, ĉe la valoj la klimato estas multe pli malvarma kun varmega someroj aŭ malvarmaj vintroj kaj ĉe la montaro la someroj estas freŝaj kaj glaĉeraj vintroj. Krom la ĉefurbo Timbuo aliaj urboj estas Paro kaj Punakha antikva vintra ĉefurbo (estis la ĉefurbo ĝis 1955).
[redakti] Hidrografio
Ĉiuj riveroj apartenas al la baseno de la rivero Brahmaputra. Neniu el ili estas navigeblaj. En la lando distingiĝas kvar hidrografij sistemoj: Drangme Chhu, en la oriento, ĝi estas la plej grava; Puna Tsang Chhu, ankaŭ nomata Sankosh; Wang Chhu; kaj Amo Chhu. Rapide fluas ĝenerale en suda direkto. En la fundo de multnombraj montaraj glaĉeroj ekzistas multaj lagoj. La glaĉeroj kovras 10% de la areo kaj la musonaj pluvoj nutras la multnombrajn riverojn de la lando.
[redakti] Orografio
Himalajo regas la nordon de la lando, kie multaj pintoj superas 7.000 metrojn. Kvankam oni konsideris la pinton Kula Kangri (7.544 m) la montaron plej alta de la lando. Postajn tipografiajn studojn konkludis, ke la pinto tute troviĝas en Ĉinio. Laŭ ili la plej alta pinto estus Gangkhar Puensum je 7.540 m. Aliaj konataj montaroj estas la "Nigra Montaro" en la centro de la lando de 1.500 ĝis 2.700 m. Sude ni havas la monteton Silawik, kiu atingas 1500 m estas kovritaj de arbaroj Distingeblas tri zonojn en la lando: la altaj montaroj norde, la profundaj valoj inter la montaroj kaj la sudaj malaltaj zonoj, kiuj multe similas al la hinda pejzaĝo.
[redakti] Medio
Jarcentoj da izoliĝo, malmulta loĝantaro kaj neatingebla geografio iĝis, ke la lando posedu unu el la ekosistemoj plej netuŝitaj en la mondo. Ĉirkaŭ 550 specioj de plantoj troveblas ĉi tie, inkluzive de 300 medicinaj arboj. Sesdek kvin procento de la areo estas kovrita de arbaroj. Ĉirkaŭ 165 bestaj specioj ekzistas, inkluzive de tre raraj specioj kaj en danĝero je malaperado kiel la ruĝa pando, leopardo de la neĝoj kaj la orumita languro. En la jaro 2000 io pli ol la 20% de la areo estis protektata. La protektataj regionoj plej gravaj estas: Jigme Dorji preskaŭ la tuta regiono ĉe la landlimoj kun Ĉinio, la nacia parko Raga, la Nigra Montaro, Thumsing La kaj Royal Manas en Butono, kio signifas "Tero de l' Tondra Drako", prenas ĝian nomon el la fortegaj ŝtormoj en Himalajo. Dum la pluvsezono oftas la terglitadon. La ĉefaj mediaj problemoj estas la erozio kaj la malalta alireblo al la trinkebla akvo kaj san-instituciojn. Krom la kreskado de la loĝantaro ankaŭ pligrandiĝas la lignobezono, kaj la premo pri la uzebla tereno por paŝtado kaj agrikulturo. Tamen, la biologia konservado de la medio formas parton de la registara politiko kaj de la popola tradicio.
[redakti] Ekonomio
La landa ekonomio ĉefe baziĝas sur la agrikulturo. La ĉefaj kultivoj estas rizo, tritiko, maizo, fruktoj kaj legomoj. En la montaraj regionoj, la agrikulturistoj bredas gebovojn kaj gruntbovojn. La registaro kreis disvolvigajn planojn por akceli la elteneblan ekspluatadon de la landaj rimedoj, ĉefe pri la arbaroj kaj minejo. La industrio limiĝas al procesado de nutraĵoj, manlaboraĵoj kaj teksaĵoj, ĉio por enlanda konsumo. Estas tre grava la hidroelektra energio, kiu estas eksportata al Hindio. La ĉefa monfonto estas turismo, kvankam ĝi estas tre limigita. La ŝancelado de poŝtkartoj estas ankaŭ grava monfonto por ĝia ekonomio.
La ekonomio de Butano estas unu el la plej malgrandaj el la mondo, ĉefe ĝi baziĝas sur la agrikulturo kaj la bovbredado por pli ol 90% de la loĝantaro. Ĝia valuto estas la butana ngultrum, erigita en 100 chetrum-oj kaj konvertebla en la oficialaj bankoj. Ekzistas du bankoj kun filioj tra la lando sed ne ekzistas mon-aŭtomatoj. Ĝia ekonomio liniiĝas kun la ekonomio de Hindio, kiu estas ĝia ĉefa komerclando, kun kiu Butano havas fortajn ligilojn de ekonomia kaj financa dependeco. La hidroelektra potenco de Butano kaj ĝia allogaĵo por turistoj estas ĝiaj regantaj rimedoj.
La modelprogramoj por edukado kaj sociigo disvolviĝas kun la helpo de internaciaj organizoj por la disvolviĝo. Sed ĉiu ekonomia programo baziĝas sur la deziro de la registaro protekti la medion kaj la kulturajn tradiciojn de la lando. La televido eniris la landon en 2000. La montara orografio regas la terenon, kio malfaciligas kaj multekostigas ian ajn infrastrukturon por la konstruado de vojoj kaj konstruaĵoj; la ekzistantaj stratoj kaj ŝoseoj ne estas bonkvalitaj. Ne ekzistas fervojo, tial la transportilo por plej rapida moviĝo al la plej gravaj urboj estas la uzado de flugoj en malgrandaj aviadiloj. La enirado de eksterlandanoj en la landon ne estis permesita ĝis la 70-a jardeko. Tamen, la turismado ankoraŭ estas tre limigita kaj devas esti strikte kadre de organizitaj vojaĝoj kaj ekzistas ĉiutaga tarifo de 200 dolaroj. La landa valuto estas ngultrum, kiu samvaloras kun la hinda rupio.
[redakti] Loĝantaro
La censo estas diskutita afero. Laŭ la nuntempa anoncita rezulto de la registaro la loĝantaro ne superis 800.000 personojn, tamen, estimis pli ol 2.000.000 da personoj en aliaj censoj. La ĉefa kialo argumentita estis la timo, ke lando kun malmulta loĝantaro ne estus akceptita ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Aliflanke, estis plendoj de la nepaldevena loĝantaro, kiuj asertas, ke la malpliigo de la censo ŝuldiĝas al la malagnoskado de la registaro al la nepaldevena loĝantaro.
La loĝantaro koncentriĝas ĉe la kultiveblaj valoj, en la sudaj regionoj, kaj en la vilaĝoj kaj urboj. La popoloj de la lando ĝenerale nomataj butanaj apartenas al la tibeta etna kulturo, ĉefe la loĝantoj de la okcidento, kiuj estas hegemonie nomataj buthia. La orientaj popoloj nomiĝas Sharchops (orientanoj), la okcidenta grupo nomiĝas Ngalop. Ambaŭ popoloj praktikas la tibetan budhismon, sed oriente ankoraŭ estas praktikata la budhisman skolon Drukpa Kagyu, kiu estas la oficiala, kaj en la oriento la Nyingmapa. La resto de la loĝantaro estas nepalanoj el hinda religio (unu muzulmana malplimulto), kiuj loĝas en la malaltaj regionoj de la sudo, la Lhotschampa.
La nacia lingvo estas Dzongkha. La registaro klasifikas la 19 rilatajn tibetajn lingvojn kiel dialektoj de Dzongkha. La lingvo Tshangla, tre proksime de Dzongkha, estas parolata en la orienta parto de la lando. La nepala lingvo estas parolata en la sudoriento. La angla lingvo ankaŭ estas oficiala lingvo.
[redakti] Kulturo
La ŝtata religio estas la buddhismo vajrayana, tial la loĝantaro estas ĉefe budhanoj, sekve la alia religio plej grava estas hinduismo.
Butano estas unu el la plej izolitaj landoj de la mondo, estas multaj regionoj en la lando, kie turismo estas limigita por konservi la lokan kulturon. En kontrasto Butano estas turisma destino nur por organizitaj vojaĝoj, la registaro intencas limigi la eniradon al turistoj, kiuj foruzos pli ol 100 dolarojn ĉiutage. Butano posedas propran tipan arkitekturon, kiu estas reprezentata en la fortikaĵoj nomataj Dzong. Analfabetismo estas 42,4 % de la loĝantaro.
En 1999 alvenis televido kaj ekde 2004 malpermesiĝis la vendado de tabako. Preskaŭ ĉiuj festoj, pro ĝiaj rilatoj al budhisma aŭ hinduisma religioj estas fiksataj laŭ la lunkalendaro aŭ la suna, pro kio ili ne ekzakte korespondas kun la okcidenta kalendaro.
[redakti] Ligiloj
| Ŝtatoj en Azio | |
|---|---|
| Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Sauda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
| Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo | |

