Butana Reĝa Polico
El Vikipedio
La Reĝa Butana Polico (en dzonka lingvo རྒྱལ་གཞུང་འབྲུག་གི་འགག་སྡེ་) estas la nacia polico, branĉo de la armeo de la Reĝlando Butano respondeca pri la garantiado de jura protekto, kaj preventado de krimo kaj deliktado. La RBP estis formita la 1-an de septembro 1965 kun 555 personoj nomumitaj de la Butana Reĝa Armeo. La 19-an de septembro 2005 Butano iĝis membro de Interpol. Interpol posedas Nacian Centran Agentejon en la RBP-ĉefsidejo en Timbuo.