Jigme Dorji Wangchuck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jigme Dorji Wangchuck
Averso de la monbileto el 50 butanaj ngultrumoj kie aperas la bildo de Jigme Dorji Wangchuck
Averso de la monbileto el 50 butanaj ngultrumoj kie aperas la bildo de Jigme Dorji Wangchuck
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1929 (1929-05-02)
en Timbuo
Morto 21-an de julio 1972 (1972-07-21) (43-jaraĝa)
en Najrobio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio budhismo vd
Ŝtataneco Butano vd
Familio
Dinastio House of Wangchuck vd
Patro Jigme Wangchuck vd
Patrino Phuntsho Choden vd
Edz(in)o Kesang Choden Wangchuk vd
Infanoj Jigme Singye Wangchuck vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jigme Dorji Wangchuck (en la dzonka lingvo: , naskiĝis en Timbuo, Butano, la 2-an de majo 1929 – mortis e Najrobio, Kenjo, la 21-an de julio 1972) estis la tria reĝo de Butano, apartenante al la dinastio Wangchuck, inter la 27-a de oktobro 1952, tago kiam li sukcedis sian patron, la reĝo Jigme Wangchuck, kaj la 21-a de julio 1972, lia mortotago, sukcedita de sia filo Jigme Singye Wangchuck. Lia edzino estis la reĝino Ashi Kelzang Chhoedon Wangchuck.

Estis li kiu ekigis la moderniĝon de Butano, malfermante ĝin al la ekstera mondo, metanti finon al la feŭdismo kaj sklaveco, kaj liberigante ĉiujn servutulojn. Li permesis la eniron en Butanon de kelkaj modernaj inventaĵoj por faciligi la laboron de kamparanoj. Li fondis la Nacian Asembleon, konata kiel Tŝogdu, kiu iĝis la unua Parlamento de Butano, kaj en 1968 ankaŭ akceligis la kreadon de la unua Konsilio de Ministroj

Dum lia regado ankaŭ kreiĝis ekonomia evoluplano kiu daŭre aktivas en la lando, aliĝante al la plano Kolombo en 1962, kiu disponigas ekonomian helpon al la nacioj de suda kaj sudorienta Azio kaj Oceanio. Dum la 20 jaroj da regadoj, li konstruigis 1.770 km de ŝoseoj, ses hospitaloj kaj la lernejoj kreskis al 102. Li mortis pro koratako.