Neĝleopardo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Neĝleopardo
Lightmatter snowleopard.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Uncia
Gray, 1854
Specio: U. uncia
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero[1]
Dunoma nomo
Uncia uncia
Schreber, 1775
Sinonimoj

Panthera uncia

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Neĝleopardo (Uncia uncia) estas feliso el la ordo de karnomanĝuloj kaj familio de felisedoj kun hararo kremkolore helflava ĝis preskaŭ blanka kun leĝera helflavgriza nuanco; la grizbruna ĝis griznigra desegno similas al tiu de leopardo. Ĝi estas forte endanĝerigita specio pro retiriĝo de la arbaroj kaj malmultiĝo de la predeblaj bestoj.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

Tiu palearkta leopardo troviĝas en Tibeto, Ŝinĝjang, Ĉinghaj, Gansu, Ningŝja kaj la Interna Mongolio de Ĉinio, kaj ankaŭ en iama Sovetunio, Mongolio, Afganio, Nepalo kaj Kaŝmiro.

[redakti] Priskribo

Ĝi estas tutkorpe grizblanka, kun nigraj makuloj kaj ringaj strioj. La nigraj makuloj sur la kapo estas malgrandaj kaj densaj. Sur la vosto kreskas molaj kaj longaj haroj. Ĝiaj haroj estas multe pli longaj ol tiuj de la leopardo. La dorsaj haroj estas 5 centimetrojn longaj kaj la ventraj haroj estas ankoraŭ pli longaj. Ĝia korpo longas 1,2-1,5 metrojn.

[redakti] Vivmaniero

Somere la neĝleopardoj aktivadas sur montoj 3 000-6 000 metrojn super la marnivelo kaj vintre en lokoj 1 800-3 000 metrojn super la marnivelo. Ili havas fiksajn nestojn en rokkavernoj aŭ rokfendoj. En unu sama nesto ili loĝas kelkajn jarojn. Ili agas ne ĉiam sur altaj neĝmontoj, sed iras supren aŭ malsupren de la montoj kun translokiĝo de la ĉasaĵoj. La neĝleopardo manĝas ĉefe sovaĝan kapron, bluan ŝafon, cervon, hamstron, grundsciuron kaj leporon. Por kapti ĉasaĵon, ĝi unue alproksimiĝas malrapide al la lasta, kaj tuj poste faras subitan atakon al ĝi aŭ atendas ĝin malantaŭ roko. La neĝleopardo aktivadas en nokto, tre viglas en vespero kaj mateno.

En tago ĝi malofte eliras. Ĝia nesto troviĝas en izola loko nealirebla, tial oni tre malfacile vidas ĝin. La neĝleopardo estas furioza kaj sagaca kun facilmovaj kruroj. La neĝleopardino naskas ĉiufoje 2-4 idojn kaj ĝia gravedeco daüras 93-110 tagojn. La felo de neĝleopardo estas tre valora pro sia bela, densa kaj mola hararo.

[redakti] Minacoj

Nun la nombro de la sovaĝaj neĝleopardoj estas tre malgranda, tial ĝi jam estis difinita de la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturan Riĉfonton kiel unu el la protektataj bestoj. En la mondo nur dekkelkaj zoologiaj ĝardenoj bredas neĝleopardon.

Arealo de neĝleopardo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.deYouTube

[redakti] Notoj kaj referencoj

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio
  1. Cat Specialist Group (2002). Uncia uncia. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 May 2006.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj