Mongolaj-manĉuraj herbejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Herbejo en Interna Mongolujo.

La mongolaj-manĉuraj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la ĉina-japana ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo daura stepo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Mongolujo, Interna Mongolujo kaj Nordorienta Ĉinujo (historie konata kiel Manĉurujo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Mongolaj-manĉuraj herbejoj kovras areon de 887 300 kvadratajn kilometrojn. Ili konstituas vastan lunarkon ĉirkaŭ Gobio-Dezerto, etendiĝantan tra centra kaj orienta Mongolujo en la orienta parto de Interna Mongolujo, en de orienta kaj centra Manĉurujo, kaj tiam sudokcidenten tra la nord-ĉina ebenaĵo.

Al la nordoriento kaj la nordo, la Selenĝ-orĥona arbarstepo kaj la Daura arbarsteppo konstituas transiran zonon inter la herbejoj kaj la arbaroj de Siberio norde. Oriente kaj sudoriente, la herbejoj transiras al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, inkluzive de la Manĉuraj miksaj arbaroj, la Nordorient-ĉinaj ebenaĵaj deciduaj arbaroj, kaj la Centra-ĉinaj leŭso-ebenaĵaj miksaj arbaroj. Je la sudokcidento, la herbejoj etendiĝas ĝis la Flava Rivero, trans kiu troviĝas la Ordos-altebenaĵa stepo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Stepo, Kharkhorin (Harhorin), Övörkhangai, Mongolujo.

La superreganta flaŭro konsistas el mezaltaj ĝis altaj herbejoj, dominataj de stipoj (Stipa baicalensis, [Stipa capillata kaj Stipa grandis), Festuca ovina, Leymus chinensis, Filifolium sibiricum kaj Kengia squarrosa. La pli sekaj regionoj ĉirkaŭantaj Gobion, gastigas trosekecotoleremaj gresoj, kune kun herbecaj ne-poacaj, ne-junkacaj, ne-ciperacaj angiospermoj kaj malalta veprejo.

La sudokcidentaj deklivoj de Granda Khingan-Montaro subtenas arbarerojn de falfolia foliarbaro, ĉu de mongola kverko (Quercus mongolica), aŭ miksaĵo de poplo (Populus davidiana kaj Populus suaveolens), orientazia betulo (Betula platyphylla), kaj saliko (Salix rorida).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Malsekejo en Mongola stepo.

Pluraj specioj de krize minacataj mamuloj verŝajne troviĝas en la Mongolaj-manĉuraj herbejoj, kvankam la restantaj populacioj estas severe fragmentitaj. La hemiono (Equus hemionus) eble ankoraŭ troviĝas apud la mongol-limaj regionoj, kaj populacioj de neĝleopardo (Panthera uncia) eble malgrandnombre vivus en la montaraj areoj, kvankam neniuj registraĵoj el tiu ekoregiono estas sciataj. Baktria kamelo (Camelus bactrianus), Przewalski-gazelo (Procapra przewalskii), kaj Prĵevalski-ĉevalo (Equus przewalskii) estis ekstermitaj en tiu ekoregiono rezultante de ĉasado kaj eble de delokigado kaŭze de brutaro. Aliaj mamuloj vivantaj en la ekoregiono estas : azia marmoto (Marmota bobak), griza lupo (Canis lupus) , mongola gazelo (Procapra gutturosa) kaj stepa vulpo (Vulpes corsac).

La bruna fazano (Crossoptilon mantchuricum) estas la sola endemia birdo en la ekoregiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tianŝana stepo Kazaĥujo, Taĝikujo, Uzbekujo
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto Kazaĥujo
PA0803 Centr-anatola stepo Turkujo
PA0804 Daura arbarstepo Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo
PA0805 Orient-anatola montara stepo Armenujo, Irano, Turkujo
PA0806 Emin-vala stepo Ĉinujo, Kazaĥujo
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj Ferooj ( Danujo )
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo
PA0809 Kazaĥa arbarstepo Kazaĥujo, Rusujo
PA0810 Kazaĥa stepo Kazaĥujo, Rusujo
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj Kazaĥujo
PA0812 Mezorienta stepo Irako, Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo Moldava Respubliko, Rumanujo, Rusujo, Ukrainujo
PA0815 Sajana intermontara stepo Rusujo
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo Mongolujo, Rusujo
PA0817 Sud-siberia arbarstepo Rusujo
PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo