Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Japanujo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Aŭtumna arbaro en la komunuma botanika ĝardeno de Kobe.

La ekoregiono kovras areon de 138 300 kvadratajn kilometrojn je la pacifika flanko de la insuloj de Honŝuo, Ŝikokuo, kaj Kjuŝuo. La influo de la Kuroŝia Marfluo kaŭzas humidan klimaton kaj longan kreskadan sezonon, kiuj favoris ĉiamverdajn foliajn arbarojn. Laŭrisilvaj arbaroj kreskadis apud la marbordo, kaj kverkaroj superregadis landinterne. Je pli altaj altitudoj, la pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj transiris al pacifikaj montaraj falfoliaj arbaroj de la landinterno [1].

La arbaroj ampleksas miksaĵon de specioj kiuj devenas de mezvarma kaj tropika Azio. Specioj de tropikaj originoj inkluzivas du speciojn de podokarpo, du speciojn de Pittosporum, plurajn speciojn el la laŭracoj (Machilus, Neolitsea, cinamomo), kaj Cycadophyta (Cycas revoluta). Arboj kun originoj en mezvarma Eŭrazio inkluzivas japanan fagon, ĉiamverdajn kverkojn kaj Castanopsis[2].

En la ekoregiono troviĝas la plej grandaj urboj kiel Tokio, Jokohamo, Osako, kaj Nagojo, kaj plimulto de la arbaroj estis transformitaj al agrikulturo aŭ urbanizado. Postrestantaj areoj de arbaro troviĝas ĉirkaŭ temploj kaj sanktejoj, je krutaj deklivoj, kaj en kanjonoj. Sekundaraj arboroj, nomitaj Satojama, troviĝas je montetoflankoj kiuj limtuŝas kultivitajn terenojn.

Referencoj [redakti]

  1. angle National Geographic : Taiheiyo evergreen forests, Wildworld ecoregion profile
  2. angle Haggett, Peter 2002 : Encyclopedia of World Geography. 2nd Ed., Marshall Cavendish Co., Tarrytown, New York. p. 3089

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio