Emin-vala stepo
La emin-vala stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi troviĝas en la pli vasta Eŭrazia Stepo.
Priskribo [redakti]
Tiu ekoregiono situas je la limo de Ĉinujo kaj Kazaĥujo kaj kovras areon de 65 000 kvadrataj kilometroj. Ĝi konstituas ekosistemon de plejofte herbejoj kaj stepoj kun du salaj lagoj kaj moder-klimataj montaroj.
Pejzaĝoj de tiu ekoregiono ĉefe ampleksas montarajn herbejojn kun arbedara stepo sub altitudo de 2 000 m kaj herbejajn stepojn kaj alt-montarajn herbejojn supre. Poacoj inkludas la centr-aziajn stepajn speciojn, Festuca ovata, Stipa capillata, kaj S. glareosa.
Taĉeng-Naturrezervejo (15 km2) subtenas ĉeriverajn komunumojn kiuj entenas sovaĝan migdalujon (Prunus amygdalus) kaj ĝian biotopon.
Faŭno [redakti]
La emin-vala stepo estas biotopo por pluraj mamulaj specioj kun granda naturprotekta signifo, kvankam ne estas certe ke nuntempe ili ankoraŭ ĉeestas. Tiuj ĉi inkludas ibekson kaj altnazan antilopon, kaj eble iliajn karnomanĝulojn, neĝleopardon kaj lupon.
Alakol-Lago kaj Sasikol-Lago gastigas la maloftajn krispan pelikanon kaj restan mevon.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- angle Ekoregiono PA0806 : Emin-vala stepo (WWF)
- angle Emin-vala stepo (WWF-Wildworld)
- angle Emin-vala stepo (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Emin-vala stepo (The Encyclopedia of Earth)
- angle Emin-vala stepo (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Emin Valley steppe
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||
| Palearktaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| PA0801 Alaja-okcident-tianŝana stepo | Kazaĥujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥujo |
| PA0803 Centr-anatola stepo | Turkujo |
| PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0805 Orient-anatola montara stepo | Armenujo, Irano, Turkujo |
| PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinujo, Kazaĥujo |
| PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danujo ) |
| PA0808 Gisaro-alajaj maldensarbaroj | Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥujo, Rusujo |
| PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥujo, Rusujo |
| PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥujo |
| PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
| PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldava Respubliko, Rumanujo, Rusujo, Ukrainujo |
| PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusujo |
| PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolujo, Rusujo |
| PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusujo |
| PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo |