Lupo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Canis lupus Linnaeus, 1758 |
La Lupo (Canis lupus), kiu originis en la Nov-Arkta ekozono, estas raba mamulo el la familio de Kanisedoj, sovaĝa antaŭulo de nia hundo; ĝi havas maldelikatan hararon kun diversa koloro laŭ la vivmedio de la besto. Ĝia bleko estas la ululo.
La lupo havas kelkajn similojn kun la germana ŝafhundo, longas 1,5 m, pezas 40 - 50 kg. La gelupoj pariĝas inter decembro kaj februaro, laŭtege hurlante, en marto kaj aprilo la lupinoj naskas 4 ĝis 6 lupidojn, kutime en grotoj. Pri siaj idoj ili modele zorgas. Dum la unuaj 10 tagoj la patrino tute ne forlasas ilin, la manĝaĵon alportas la patro. Poste la lupidoj malfermas okulojn kaj komencas rampi tra la nesto. La lupino ilin mamnutras du monatojn, poste donas al ili viandopecetojn, kiujn ŝi vomis, por ke la idoj ricevu la manĝon jam parte digestitan. Post duonjaro la lupidoj komencas lerni ĉasadon kun la plenkreskaj bestoj.
Somere la lupoj ĉasas malgrandajn bestetojn kaj manĝas eĉ arbarajn fruktojn, sed vintre la etaj bestoj malaperas sub la neĝo kaj la lupoj ne havas alian eblon ol ĉasi cervojn kaj kapreolojn. Tiam la lupaj familioj kuniĝas en hordon gvidatan de la plej forta kaj sperta lupo kaj ĉasas komune pelante la grandan ĉasaĵon eĉ multajn kilometrojn.
Antaŭ kelkaj jaroj aperis du luphundojn rasojn : la luphundo de Saarloos kaj la ĉeĥa luphundo
Enhavo |
[redakti] Kultura signifo
Lupoj kaj ursoj estis en historiaj tempoj la ĉefaj rabobestoj en Eŭropo. Kiam Eŭropo estis kovritaj de pli da arbaro ol nun, homoj timis enarbariĝi, speciale nokte, timante atakojn.
Lupoj estis timitaj sed ankaŭ simboloj de kuraĝo kaj forto. Romia mitologio rakontis, ke la mitaj fondintoj de Romo, Romulo kaj Remo, estis savitaj de lupino kiam beboj, kaj suĉis el lupinaj mamoj ties kuraĝon, transdonante ĝin al romianoj. Ankaŭ ĝermanoj respektis lupon kaj la vorto por lupo estas etimo de ĝermanaj kaj skandinavaj personaj nomoj kiel Adolfo, Rudolfo, Olavo, Volfgango.
Eŭropanoj (kaj ties nordamerikaj idoj) kredis je luphomoj, homoj kiuj kapablis sorĉe transformiĝi en lupojn.
Rakontoj pri lupoj estas: Petro kaj la lupo, La tri porketoj, Ruĝkufulino, La ĝangala libro de Rudyard Kipling.
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri lupo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
|
« Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. »
|
|
« Inter lupoj kriu lupe. »
|
|
« Lupo lupon ne manĝas. »
|
[redakti] Referencoj
- ↑ Mech & Boitani (2004). Canis lupus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 2006-05-05. Enhavas informojn pri kial tio specio estas malplej zorgiga.
- ↑ [1]
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.wolf.org/wolves/index.asp
http://www.canids.org/SPPACCTS/greywolf.htm
http://www.wolf.org
http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Canis_lupus.html
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |