Melo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Por la samnoma urugvaja urbo, vd. Melo (urbo)


Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Melo
Dachs.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Melo Meles
Specio: M. meles
Meles meles
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Arealo de melo
Arealo de melo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La melo (Meles meles) estas mamulo, kies piedoj kaj ungegoj estas plataj fosiloj; ĝi havas maldelikatan grizblankan hararon kun brunnigraj sektoroj en harlongo. Sur la kapo ĝi havas blankajn kaj nigrajn striojn kaj kompare kun aliaj musteledoj ĝi estas relative dika, ankaŭ la irmaniero memorigas pri ursido.

Tiuj bestoj vivas en Eŭropo kaj Azio el Skandinavio kaj Hispanio al Japanio kaj suda Ĉinio. Ties vivejo estas ĉefe arbaroj en valoj, sed ankaŭ proksime de terkultivejoj kaj farmoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La korpo de melo estas inter 80 kaj 100 cm longa kaj 10 ĝis 20 kg peza. La hararo estas densa kaj krispa kaj la besto hirtigas ĝin kiam timemas, tiele ĝi ŝajnas pli granda. La kapo estas blanka sed kun du larĝaj nigraj strioj el la oreloj al la muzelo kie situas la okuloj apenaŭ videblaj sur tiu nigra fono; ankaŭ la oreloj estas ene de la nigraj strioj, sed tiuj videblas pro iliaj blankecaj supraj bordoj. Ankaŭ la tuta suba parto estas nigra el kio videblas en normala sinteno la kruroj. La vosto estas mallonga kaj blankeca.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La nutraĵojn ĝi serĉas nokte, per siaj plataj piedoj disfosas la grundon, renversas putrajn arbostumpojn, elfosas etajn bestetojn ĉefe vermoj, kio konsistigas la duonon de la dieto, sed ĉefe dum seka epoko ĝi manĝas ankaŭ insektojn (larvojn de vespo), limakojn prenitajn el la arboŝelo, ranojn, malgrandajn mamulojn, ovojn de birdoj nestumantaj surgrunde, kadavraĵojn, kaj la menuon kompletigas per arbaraj fruktoj ĉu naturaj kiel rubusoj ĉu kultivataj kiel pomoj, radikoj, fungoj. Temas pri videble varia dieto.

En la tero ĝi fosas sistemon de koridoroj, eĉ 10 m longajn kaj 5 m profunde; la tuta etendo povas atingi ĝis 70 m en tri etaĝoj. Ĉe la fino ĝi havas kavan kuŝejon, kie la melo kaŝas sin dumtage, travintras kaj la femalo naskas idojn. Ili kovras sin la koridoroj kaj ĉefe la ĉambroj per seka pajlo kies amasetojn povas ili treni dum centoj da metroj.

Ili vivas kutime en familiaj grupoj konsista el ĉirkaŭ 3 inoj, 2 aŭ 3 virmeloj kaj unu hegemonia virmelo, kiu pariĝas kun preskaŭ ĉiu ino atingebla. Virmeloj defias sin unu la alian, konstante; post akra kverelo foje venkita masklo abandonas la grupon kaj setliĝas aparte.

Tiu palearktisa specio estas timida kaj timema besto, kiu preferas subteran vivon. Ili malbone vidkapablas, kaj orientiĝas per tuŝo kaj flaro. Dumtage ili restas en la nestotruo, tre ofte gratante sin.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pariĝado okazas ĉefe printempe, sed foje eĉ ĝis komenco de aŭtuno. La fekundigita ovo restas en trankvilo kaj nur en decembro komencas evolui. Post 7 semajnoj naskiĝas 2 ĝis 4 idoj kaj plej ofte 3, kies okuloj malfermiĝas post 28-30 tagoj kaj ekvideblas la kapaj strioj. La femalo mamnutras 2 monatojn, post duonjaro la melidoj memstariĝas. Ankaŭ la masklaj idoj kverelas kiel preparo al la plenkreska vivo, kie ili devos defendi sian hierarkion. Krome la 3 idoj estas filoj ne nepre de la sama patro, kvankam ili naskiĝis samtempe, kio plibonigas la ĝeneralan genetikan kondiĉon.

Meloj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

El la melfelo estas produktataj brosoj kaj penikoj. Ĉiujare estas dekmiloj da meloj ĉasitaj, unue temis pri sporto, poste oni ekprotektis la specion, kaj tiam oni pluĉasas ilin kiel supozata protekto al supozataj damaĝoj en kultivoj, kvankam la homa mortigado ĉefe okazas sur ŝoseoj (ĉirkaŭ la kvaronon de la specio homoj mortigas). Antaŭe la naturaj predantoj estis ursoj kaj lupoj; nuntempe homo. La specio ne tiom damĝas la kultivojn, ĉar ankaŭ forigas multajn damaĝajn bestetojn; krome ili helpas per siaj elfositaj koridoroj kaj manĝado de semoj distribuon de specioj, kiel ekzemple la natura ĉerizarbo en Britio.

Malnova kruela "distrado" estis en Eŭropo tio, kion nomatas en Anglio badger baiting: oni ligas melon per kateno kaj atakigas ĝin per vico de hundoj, kiuj enviciĝas sinsekve por ataki ĝin kaj esti ĉiam "freŝa", dum la melo estas pli kaj pli malfreŝa kaj vundita. Fine kiam ĝi ne plu kapablas lukti, kaj "doni spektaklon", oni mortigas ĝin. Tiu "ludo" estis malpermesita ne pli frue ol 1973 en Anglio, kaj fakte plu estas praktikata kontraŭleĝe. Alia maniero mortigi melojn, kiu ankaŭ estis malpermesita de tiu leĝo (kaj kiu ankaŭ pluiras kaŝe) estas la elfosado de meloj en siaj ternestoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Televida programo de BBC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]